Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

superregas la maron, kaj la teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono — sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton, li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian vizaĝon.