Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nеро Olega.
Historio de l’ poemo.

Je l’ unua fojo, oni eksciis pri tiu poemo en la jaro 1797 el la oktobra libro de l’ Hamburga ĵurnalo „Spectateur du Nord“; la rusa verkisto Karamzin skribis tie, interalie, la jenon: „Antaŭ du jaroj, oni trovis en niaj arĥivoj fragmenton de poemo, nome: „Kanto pri la militistoj de Igorj“; ĝi valoras la plej bonajn poemojn de Ossiano kaj estas skribita en la dekdua centjaro“…

Jen kiamaniere okazis tiu trovo. Prezidanto de l’ Arta Akademio, grafo A. I. Musin-Puŝkin (1744—1817) komisiis al sia makleristo aĉeti ĉiujn rusajn librojn, kolektitajn de literaturamanto-arĥimandrito (abato) Ioil, el Spasska Monaĥejo de l’ urbo Jaroslavlo (ĉe bordo de Volga); en la maljuneco, pro manko da monrimedoj, tiu klera monaĥo decidis vendi siajn librojn. Kaj en unu el tiuj libroj, sub la № 323 kaj la nomo „Ĥronograf“, oni trovis „Poemon pri la militiro de Igorj“, — manuskripton, skribitan sur polura papero. La manuskripton oni transveturigis en Peterburgon, kaj ĝi estis lokita en la manuskriptaron de