Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kanto kvara: Rememoro ргі lа malpacoj.

Estis aĝoj Trojanaj,[1] pasis jaroj Jaroslavaj, estis militiroj Olegaj[2], de Olego Svjatoslavido: tiu Olego forĝadis malpacojn kaj dissemadis sagojn tra la tero.

Li metas la piedon en oran ingon,[3] ĉe la urbo Tmutorokanj, — kaj al la sono de lia elvoko atentis la granda Jaroslava filo — Vsevolodo; sed Vladimir ĉiutage ŝtopadis al si la orelojn en Ĉernigov;[4] Borison Vjaĉeslavidon la gloro alkondukis al la juĝo[5] kaj sur verdan malgajan herbejon ĝi kuŝigis, pro la ofendo Olega, la bravan kaj junan princon.

De tiu sama malgaja herbejo Jaropolko ordonis forpreni sian patron (Izjaslavon) sur la ugraj ĉevaloj al la sankta Sofio, en Kievon.

Tiam en la tempoj de Olego Gorislavido[6] dissemiĝis kaj kreskis la malpaco; pereadis la vivo de Daĵd-

  1. T. e. epokoj de l’ agoj Trojanaj. Rakontoj pri la agoj de l’ loĝantoj de l’ antikva Trojo estis bone konataj en la bizantio-slava mondo de l’ sudaj landoj. Kompreneble, la aŭtoro de l’ Poemo povis ankaŭ facile koni tiujn novelojn.
  2. La kantisto rememoras la malpacon de Olego, avo Igorja, kontraŭ Vsevolodo, patro de Vladimir Monomaĥo
  3. Ekiras militon. — Rakontante la malvenkon, kiun faris la polovecoj al la severska anaro, — la aŭtoro nevole rememoras la unuan militiron kontraŭ la polovecoj kies priskribon ni trovas en la Lavrentja kroniko (la plej antikva el la rusaj kronikoj, skribita sur pergamento).
  4. Al Vladimir Monomaĥo tiu malpaco estis tre malagrabla, kaj li eĉ ne volis aŭdi pri ĝi.
  5. Al la Juĝo Dia, t. e. al la morto.
  6. Olego estis filo de Svjatoslav (slava nomo, signifas „sankta gloro“), sed tie oni lin nomas filo de Gorislav (ĉagrena gloro), ĉar, dank’ al lia malpacemo, li kaŭzis multe da ĉagreno al si mem, kaj al la tuta rusa lando.