Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

boga nepo;[1] pro la princaj malpacoj malpliiĝis la aĝoj de l’ homoj.

Tiam en la rusa lando malofte vokadis la plugistoj sed ofte grakadis la korvoj, dividante inter si la kadavrojn, kaj la monedoj inter si paroladis: ili volis ekflugi por manĝi. Tio estis dum tiamaj bataloj kaj tiamaj militoj, sed pri tiela batalo oni ankoraŭ ne audis…

Kanto kvina: Malvenko.

De tagiĝo ĝis vespero, de vespero ĝis la suna lumo flugadas sagoj akregaj, tondras la glavoj ĉe la kaskoj, krakas la ŝtalaj lancoj en la kampo nekonata, meze de l’ lando Poloveca. La nigra tero sub la hufoj por ostoj estis semita, per sango verŝita, — ĉaĝrenon oni rikoltis por la rusa lando.

Kio bruadas, kio sonoradas tiel frue, antaŭ cielruĝo?.. Igorj kondukas sian anaron; li do kompatas sian karan fraton Vsevolod. Oni batalis unu tagon, oni batalis la duan, kaj la trian je tagmezo falis la standardoj de Igorj.

Tie la fratoj disiĝis, ĉe bordo de l’ rapida Kajala; ne sufiĉe oni havis tie da sanga vino. Tie finis la festenon la bravaj rusoj: morttrinkigis la svatistojn, kaj ili mem falis por la lando rusa.

Fleksiĝas la herbo pro kompato, kaj la arbo pro ĉagreno al la tero kliniĝas.

Kanto sesa: Ploro de l’ kantisto.

Jen, fratoj, malgaja tempo venis, jam nian forton la dezerto kaŝis.

  1. La kantisto nomas la Rusojn nepoj de Daĵdbogo, dio de l’ suno.