don, prenadis depagon po unu „belo“[1] de ĉiu korto. Tiuj du bravaj Svjatoslavidoj, Igorj kaj Vsevolod, denove vekis la Malveron, kiun dormigis patro ilia, Svjatoslavo timiga, granda princo kieva, li estis, kiel fulmotondro, detruante per sia forta anaro kaj ŝtalaj glavoj; distredis[2] montetojn kaj kavegojn, malklarigis riverojn kaj lagojn, sekigis torentojn kaj marĉojn, kaj la malpian Kobjakon[3] de l’ kurba marbordo el la fera granda militistaro poloveca, kiel ventturnon forportis (eltiris). Kaj falis Kobjako en la urbo Kievo, en la palaco Svjatoslava.
Jen la Germanoj kaj Venecianoj jen la Grekoj kaj Moravoj kantas gloron al Svjatoslavo, sed princon Igorj riproĉas, kial li dronigis riĉaĵojn funde de Kajalo, rivero Peloveca, rusan oron ĝin enŝutinte.
Tie lgorj — princo la oran selon forlasis kaj selon de kaptito suriris. Malĝojo plenigis la urbojn kaj la ĝojo malpliiĝis.
Kanto sepa: Sonĝo de Svjatoslavo.
Kaj Svjatoslavo konfuzan sonĝon vidis en Kievo, sur la montoj, tiun nokton. „De vespero, diris li (al siaj bojaroj[4] oni vestadis min per nigra kovrilo, sur lito tabula; oni ĉerpadis por mi blaŭan vinon, kun veneno miksitan, oni ŝutadis sur min grand-
- ↑ „Belo“ aŭ „belka“ (sciuro) estis la nomo de antikva rusa arĝenta monero, anstataŭinta la valoron de felo.
- ↑ Dispremis, disbatis per la ĉevalaj hufoj: komparu — „Serpento, kiun homoj tredis“ („Mocart kaj Saljeri“ — de A. Puŝkin, trad. de Vsev. Lojko).
- ↑ Ĥano poloveca, kiun Svjatoslavo disbatis kaj kaptis en la jaro 1184.
- ↑ Eminenta anaro.