Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun Ŝelbiroj kaj Topĉanoj, kaj Revutoj kaj Olberoj:[1] ili sen ŝildoj, per solaj tranĉiloj kaj krioj militistaron venkadis, sonorigante prapatran gloron. Sed vi diris: Ni ekmilitu solaj, estontan gloron ni mem ekkaptos, kaj la estintan inter ni nur dividos.

Kaj ĉu ne povas, fratoj, maljunulo juniĝi?

Falko, plumaron ŝanĝinta,[2] forte la birdojn forpelas; li ne lasas ofendi sian neston!

Sed ho ve, la princoj al mi ne helpas; aliaj tempoj alvenis. Ĉe Rimo[3] oni krias sub la glavoj polovecaj, kaj Volodimir — sub la vundoj; ĉagrenon kaj malĝojon havas filo Gleba!

Kanto oka. Admono al la princoj.

Granda princo Vsevolod[4]! Ne en pensoj nur vi povas alflugi de malproksime, por defendi la patran oran tronon. Vi povas la Volga’n per remiloj disŝprucigi kaj la Donon per kaskoj elĉerpi.

Se vi ĉi tie estus, oni havus kaptitinon por nogato[5] kaj kaptiton por rezano[6]. Ĉar vi povas sur la seka tero pafadi per vivantaj mempafiloj, per la bravaj filoj de Glebo.

Vi bravaj Rjurik kaj Davido![7]

Ĉu vi ne naĝadis en sango, kun viaj kaskoj orumitaj? Ĉu ne via brava anaro blekegas, kiel bovoj vunditaj per akraj glavoj en kampo nekonata?

Metu viajn piedojn, landestroj, en la orajn ingojn, pro la ofendo de l’ nuna tempo, pro la lando Rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido!

Gáliĉa Multopensa[8] Jaroslavo[9] Alte vi sidas sur via orforĝita trono, vi subtenas la Ugorajn[10] montojn per via fera militistaro, barinte la vojon al la reĝo[11], ne lasinte pasi

  1. Nomoj de l’ gentoj el kiuj estis konsistanta la anaro de Jaroslavo Ĉernigova.
  2. Aparte estis ŝatataj falkoj, ŝanĝintaj plumaron.
  3. La urbo Rimov, okupita de l’ polovecoj post la malvenko de Igorj, estas citita en la Ipata kroniko.
  4. Princo Suzdala († 1212), filo de Jurij Dolgorukij (Longmanulo), okupinta la Kievan tronon.
  5. Monero; 4 nogatoj valoris 1 kuno.
  6. La plej malgranda monero.
  7. Filoj de Rostislavo, nepoj de Mstislavo la granda.
  8. En la originalo: Osmomyslo; preciza traduko: okpensa.
  9. († 1187) Bopatro de Igorj Svjatoslavido, regadis de l’ Karpataj montoj ĝis la enfluejo de l’ riveroj Seretj kaj Prut.
  10. Hungaraj Karpatoj.
  11. Hungara.