Saltu al enhavo

Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dunaon, ĵetante pezaĵojn tra nubojn, armante la ŝipojn ĝis Dunao… Via fulmontondro fluadas tra la landoj; vi malfermas al Kievo la pordegon[1], vi pafadas de l’ patra ora trono al sultanoj trans la limoj…

Ekpafu do, landestro, Konĉakon, malpian sklavon pro la lando rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido.

Kaj vi, bravaj Romano kaj Mstislavo[2]! Kuraĝa penso instigas vin al faroj. Alten vi ekflugas pro kuraĝo, kiel falko, etendanta la flugilojn en aero, volante kuraĝe venki la birdon.

Vi havas ja ferajn armaĵojn kaj latinajn kaskojn.

Ili tremigis jam teron kaj multajn landojn:

Ĥananoj, Litvoj, Jatvjagoj[3], Deremela[4] kaj Polovecoj siajn lancojn teren ĵetis kaj siajn kapojn klinis sub tiujn glavojn ŝtalajn. Sed jam, princo Igorj, suna lumo malpliiĝis, kaj la arbo ne por bona signo sian foliaron faligas. Ĉe Roso kaj ĉe Sulo[5] urbojn dividinte.

Kaj Igorja brava anaro ne estas revivigota! Dono krias vian nomon, princo, kaj alvokas princojn por la venko.

Olegidoj, bravaj princoj, estas pretaj por milito…

Ho Ingvaro, kaj Vsevolodo, kaj ĉiuj tri Mstislavidoj[6], ne el malbona nesto sesflugiluloj[7]! — Ne per venkoj vi akiris potencon de l’ sorto!

Por kio vi havas orajn kaskojn, kaj laĥajn lancojn kaj ŝildojn? Ekbaru la vojon sur kampo per viaj akraj saĝoj pro la lando Rusa, pro la vundoj de Igorj, brava Svjatoslavido.

Kanto naŭa: Rememoro pri la pasinto.

Jam Sula ne fluas per arĝentaj fluetoj al la urbo Perejaslavla, sed Dvina tra marĉon fluas al tiuj minacaj Polockanoj sub la krioj de l’ malpiuloj. Sola Izjaslavo[8] filo de Vasilko, eksonoris per siaj akraj glavoj ĉe la litvaj kaskoj; li forrabis la gloron de sia avo Vseslavo, kaj li mem sub purpuraj ŝil-

  1. T. e. vi defendas tiun urbon, lasas ĝin vivi sen danĝero.
  2. Romano Volynia († 1205); „per la la Polovecoj „timigis la infanojn“ Mstislavo — frato de Ingvaro kaj Vsevolodo, en la jaro 1184 la unua atakis la polovecojn kaj kaptis multajn el ili.
  3. Loĝantoj de Polesje (Arbara lando)
  4. Nomo de ia latva gento.
  5. Alfluantoj de Dnepro.
  6. Ingvaro, Vsevolodo kaj Mstislavo estas nomataj Mstislavidoj, je l’ honoro de ilia avo, Mstislavo la Granda.
  7. Tri herooj — agloj: ĉiuj kune havas 6 fluĝilojn.
  8. Princo Polocka mortigita de l’ Litvoj en la jaro 1183.