Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

doj sur sanga herbo per litvaj glavoj mortigita estas kaj li kaptis ĝin (tiun gloron) sur sian mortliton kaj diris: „Vian anaron, princo, la birdoj per flugiloj kovris kaj la bestoj sangon lekis“!

Ne estis tie (kun Izjaslavo) nek frato Brjaĉislavo, nek alia Vsevolodo: sola li ellasis perlan animon de l’ brava korpo tra oran kolringon. — Malĝojiĝis la voĉoj, malpliiĝis la gajeco, trumpetoj trumpetas en Gorodno[1].

Jaroslavo kaj ĉiuj nepoj de Vseslavo! Malsuprenigu do viajn standardojn, kaŝu viajn glavojn difektitajn. Jam vi elsaltis de l’ ava gloro. Vi ja per viaj malpacoj komencis altiri la malpiulojn (litvojn) en rusan landon, heredaĵon Vseslavan. Tien envenis superforto de l’ lando Poloveca.

Je l’ sepa aĝo Troja[2] eklotis Vseslavo pri la virgulino amato.

Kunpremis li per kruroj la ĉevalon, eksaltis al la urbo Kievo kaj altuŝis per la lanco la oran tronon Kievan. Kaj de tie, de la Blanka urbo, li forsaltis la sovaĝa besto — sin kaŝinte en nebulo… Je l’ mateno li ekspronis la ĉevalon, malfermis la pordegon de Novogrado (la Granda), disbatante la gloron Jaroslavan, kaj ekkuregis, kiel lupo, al la Nemiga de l’ Dudutki[3].

Ĉe Nemiga[4] ne la garbojn oni dissternas, sed kapojn oni draŝas per ŝtalaj draŝiloj, sur la draŝejon oni metas la vivon, la animon de l’ korpo disigante. Sangaj bordoj de Nemiga ne per bono (greno) estis semitaj; ili estis semitaj per la ostoj de l’ rusidoj.

Vseslavo[5] princo la popolon juĝadis, al la princoj urbojn destinadis, kaj li mem nokte, kiel lupo, kuregadis.

El Kievo li antaŭ la koka kriado alkuradis Tmutorakanjon, kiel lupo, li la grandan Ĥorson[6] antaŭkuregis. Al li en Polocko oni sonoradis por frumatena diservo ĉe Sankta Sofio, kaj tiun sonoradon en Kievo aŭdadis.

  1. Gorodno, kie regis Izjaslavo, troviĝas en la Pinska distrikto de l’ Minska gubernio.
  2. Aĝoj Trojaj“ — tempoj de l’ agoj en Trojo, legendoj pri kiuj estis disvastiĝitaj dum la mezepoko. 7 estas nombro, ordinare uzata en epopeo. — Kial oni tie parolas pri la Trojaj agoj, ne estas ankoraŭ klarigita.
  3. Laŭ Karamzin, urbeto apud Novgorodo.
  4. La batalo ĉe la rivero Nemiga (enfluas Svisloĉon, en la nuna Minska gubernio) okazis dank’ al tio, ke Vseslavo estis okupinta Novgorodon.
  5. Vseslavo, „kiun la patrino naskis, dank’ al sorĉado“, laŭ diro de l’ kroniko estas tie prezentata, kiel aliformiĝulo.
  6. Dio de l’ suno; Vseslavo sukcesis alkuri antaŭ sunleviĝo.