Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Profetan animon li havis en brava korpo, sed tamen ofte mizorojn suferis. Pri li la profeta Bojano saĝa alkanton diris: „Nek ruzulo, nek rapidfarulo, nek birdsuperulo — la juĝon Dian neniu evitos![1].

Ho! ĝemadas larusa lando, rememoriĝante la antaŭan tempon kaj la antaŭajn princojn! La antikvan Vlarimiron ne eble estis deteni ĉe l’ Kievaj montoj! El liaj standardoj nun unujn prenis Rjurik, aliajn — Davido, kaj dise flugadas iliaj standardoj.

Kanto deka: Ploro de Jaroslavna.

Lancoj siblas Ĉe Dunao.

Jaroslavna[2] voĉo aŭdiĝas, Kukolo nekonata[3] frumatene krias: „Mi ekflugos, diras, mi — kukolo, laŭ Dunao[4], trempos kastoran manikon en Kajal-rivero, mi viŝos al la princo liajn sangajn vundojn sur la forta korpo“.

Jaroslavno frue ploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante[5]:

„Ho vento, vento! Kial potenculo, ci fortege blovas? Kial alpelas la ĥanajn arkistojn sur ĉiaj malpezaj flugiloj al la anaro de mia edzo kara?

Ĉu — ne vaste blovi supre, sub la nuboj movante vartante la ŝipojn sur la blaŭa maro? Kial do, potenculo, mian gajecon laŭ stiparo disblovigis?

Jaroslavno frue ploras en Putivlo — urbo, ĉe la muro, dirante: „Ho Dnepro Slovutido[6]! Ci trabatis la ŝtonajn montojn[7] en la lando poloveca, ci portadis sur si la „nosadojn“ (ŝipojn) Svjatoslavajn ĝis la militistoj Kobjakaj. Revenigu do, potenculo, mian edzon al mi, por ke mi frue larmojn al li maron ne sendu!

Jaroslavno frue ploras en Putivlo, ĉe la muro, dirante: „Hela, trifoje hela suno! Por ĉiuj ci estas varma kaj bela…

  1. La eldiron de Bojano oni renkontas ankaŭ en rusaj epopeoj („bylinoj“). „La juĝo Dia sur bona ĉevalo ne estas preterrajdota“.
  2. Evfrosinio, filino de Jaroslavo, princo de Galiĉ de l’ jaro 1184-a, dua edzino de Igorj.
  3. Malĝojantaj virinoj en la rusa popola poezio estas ordinare similigataj al kukolo.
  4. En rusaj popolaj kantoj oni renkontas la ideon, ke Dunao fluas ĉe Kievo. Ĝenerale, en kantoj kaj eĉ proverboj oni ĉiam renkontas la nomon „Dunao“. La aŭtoro de l’ „Poemo“ nomas Donon „Dunao“, kiel komuna poeta nomo de ĉiu rivero.
  5. Tio estas kvazaŭ rekantaĵo, per kiu komencas ĉiu el tri strofoj de ŝia ploro Putivlo, apanaĝo de Vladimir Igorjido, troviĝas en la nuna Kurska gubernio.
  6. En malgrandrusaj kantoj Dnepro estas nomata slovuta (glora, fama).
  7. Ŝtonaĵoj, barantaj la Dnepron — riveron.