Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Musin-Puŝkin. De tiu tempo personoj, sin okupantaj pri la rusaj antikvaĵoj, povis ĝin studadi. La imperiestrino Ekaterino la II-a estis la unua el la instruitaj rusoj, kiuj ekinteresiĝis pri la „Poemo“.

Pro ŝia deziro, oni tuj faris novan kopiaĵon de l’ „Poemo“ laŭ la trovita manuskripto mem, kaj ĉe senpera observado de Musin-Puŝkin. Tiu kopiaĵo estis antaŭ nelonge trovita inter ŝiaj paperoj de l’ akademiano Pekarskij kaj eldonita en 1864.

La skribado de l’ manuskripto estas sufiĉe neta, tamen, komence, ĝi estis malfacile komprenebla pro la jenaj kaŭzoj: ĝia ortografio estas neregula kaj antikva; pro antikvaj kutimoj, ĉiuj ĝiaj literoj estis skribitaj unu post alia, je l’ egala distanco, sen interpunkcioj, sen apartigo de l’ vortoj unu de alia; multaj el tiuj vortoj estis jam nekonataj, kaj plu ne uzataj.

Dum sia servado en Peterburgo, la grafo Musin-Puŝkin penadis mem kompreni la veran sencon de manuskripto kaj ĝin traduki en la modernan rusan lingvon.

Transloĝiĝinte poste en Moskvon, li trarigardis sian tradukon kun la lingvistoj Malinovskij kaj Bantyŝ-Kamenskij; post tio, ĝi estis presita en Moskvo, en la jaro 1790.

Tiu unua eldono estis tre zorge farita, kun rimarkoj, traduko en la modernan lingvon kaj kun genealogia listo de l’ princoj, kies nomoj troviĝas en la „Poemo“.

La manuskripto mem de l’ „Poemo“ pereis dank’ al la incendio de Moskvo en la jaro 1812, kune kun multaj presitaj ekzempleroj de ĝi. Tiuj nemultenombraj presitaj ekzempleroj de l’ unua eldono, kiuj sukcesis alveni al la publiko, konatigis al la scienculoj la „Poemon pri la Militiro de Igorj kaj de