Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Preta — la cevalo de noktmezo… Ovluro[1] ekfajfis trans la rivero; li igas la princon kompreni.

Igorj — princo ne estas plu kaptito. Li ekkriis. Eksonegis la tero, ekbruis la herbo, ekmoviĝis la tendaro poloveca…

Kaj Igorj — princo eksaltis, kiel ermeno, al la kanaro kaj eknaĝis, kiel blanka anaso, laŭakve. Ekrajdis rapidan ĉevalon, desaltis, kiel lupo nudpieda, ekkuregis al la herbejo Doneca kaj ekflugis, kiel falko, tra nebuloj, mortigante anserojn kaj cignojn por la manĝo matena, kaj taga, kaj vespera.

Dume Igorj, kiel falko, flugis, — Ovluro, kiel lupo, kuregis, ekskuante la malvarman roson; ellacigis ili siajn ĉevalojn rapidajn.

La Doneco (rivero) diris: „Princo Igorj, al vi estu granda gloro, al Konĉako — malamo kaj al la rusa tero — gajeco!

„Igorj diras: „Ho Doneco! granda gloro estu al ci, ĉar ci portadis la princon sur la ondoj; ci sternadis al li verdan herbon sur ciaj arĝentaj bordoj, ci vestadis lin per varmaj nebuloj sub la ombro de verda arbo; ci gardadis lin, kiel blankanason sur la akvo; kiel mevon, — sur fluetoj; kiel nigranason en la ventoj. „Ne tia estis, oni diras, la rivero Ŝtugna[2] ne multakvan fluon havante, aliajn riveretojn englutinte, — ĝi faris torentojn ĉe l’ arbetoj, kaj la junulon-princon Rostislavon por ĉiam enfermis ĉe mallumaj bordoj de Dnepro. Priploras la partino Rostislava la junulon-princon Rostislavon.

Ekmalĝojis la floroj pro bedaŭro kaj la arbo kun ĉagreno al la tero kliniĝas. Ne la pigoj tiel kriadas: laŭ postsignoj de Igorj Gza kun Konĉako rajdadas.

Tiam la korvoj ne grakis, la monedoj eksilentis, la pigoj ne kriis, sole — rampaj pegoj rampadis. La pegoj per siaj frapoj la vojon al rivero montras; najtingaloj per gajaj kantoj la lumon anoncas.

Diras Gza al Konĉako: „Se la falko al la nesto flugas, — la falkidon[3] ni per niaj oritaj sagoj mortpafos.

Respondas Konĉako al Gza: „Se la falko al la nesto flugas, la falkidon ni metos en la retojn de bela virgulino”!

    diras tion, kio estas skribita pri ĝi en la kroniko.

  1. Ovluro, en la kroniko nomita Lavoro, — polovĉano, aranĝinta la forkuron kune kun Igorj.
  2. Ŝtugna enfluas Dnepron, iom pli supre ol, kie troviĝas Tripolo. Tie estas la superakviĝo de tiu rivero en Majo de l’ jaro 1093. Tiam en ĝi dronis la Perejaslava princo Rostislavo.
  3. Filo de Igorj — Vladimir.