Kaj diras Gza al Konĉako: „Se ni lin metos en la retojn de bela virgulino, — ne restos al ni, nek la falkido, nek la bela virgulino, kaj tiam la birdoj nin ekbatos en la kampo poloveca“.
Diris Bojano de la tempo Svjatoslava, li de ĝi estis kantisto kaj de l’ antikvaj tempoj, — Jaroslava kaj Olega: Princo! Malfacile estas al la kapo sen ŝultroj, sed same malbone — al la korpo-sen kapo, — al la rusa lando-sen Igorj.
Suno lumas en ĉielo, Igorj — princo — en la rusa lando — La virgulinoj kantas ĉe Dunao, sonas la kantoj trans la maron ĝis Kievo.
Igorj iras laŭ Boriĉevo[1] al la Sankta Dipatrino Pirogoŝĉa[2]. Ĝojaj estas la landoj, gajaj la urboj.
Kantinte la princojn antikvajn, ni ekkantos al la nunaj: „Gloro estu al Igorj Svjatoslavido, al Buj-turo (brava bovo) Vsevolodo, al Vladimir Igorido! Vivu la princoj kaj anaro, batalantaj por la kristanoj kontraŭ la malpiaj militistoj! Gloro estu al la princoj kaj anaro! Amen[3].
- ↑ Boriĉeva monta vojo konsistigas ĉefan vojon de l’ Dnepra albordiĝejo en la antikvan Kievon.
- ↑ La preĝejo de l’ Dipatrino Pirogoŝĉa estis konstruita en la jaro 1131 de Mstislavo la Granda. En tiu preĝejo troviĝis la ikono (sanktfiguro) de l’ Dipatrino pentrita, laŭ tradicio, de l’ evangelisto Luka kaj alvenigita de l’ komercisto Pirogoŝĉa, el Konstantinopolo.
- ↑ Imitaĵo al la kutima fino de l’ ekleziaj edifaj skribaĵoj (edifaĵoj).