Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falkojn al cignaro:[1] jen atingas falko jam cignon, — tiu cigno la unua ekkantas — al la maljuna Jaroslavo, aŭ la brava Mstislavo, kiu morttranĉis Rededjan antaŭ la militistaro kasoĵa, aŭ al la bela Romano Svjatoslavido[2].

Sed Bajno, fratoj, ne dek falkojn al cignaro flugigas, — li siajn profetajn fingrojn al vivaj kordoj almetas, — kaj ili mem ekglorigas la princojn.

Ni komencu do, fratoj, nian rakontadon de l’ antikva Vladimir[3] ĝis la nuna Igorj, kiu fortan saĝecon akiris, ĝin per kuraĝo kara akrigis, ekpleniĝis de militspirito kaj kondukis siajn bravajn militistojn al la tero de l’ Polovecoj por la tero de l’ Rusoj.

Kanto dua: Profeta mallumiĝo.

Tiam Igorj ekrigardis la helan[4] sunon kaj vidas: lia tuta militistaro estas kovrita per mallumo, venanta de l’ suno. Kaj diras Igorj al sia anaro.

„Fratoj kaj anaro! Pli bone — esti mortigita, ol kaptita. Ni eksidu do, fratoj, sur niajn rapidajn ĉevalojn kaj ni rigardu la blaŭan Donon!“ Forte ekdeziris la princo vidi la grandan Donon kaj tiu deziro venkis la timon pro la

  1. Simile al falkoj, ekflugantaj al cignaro, — la fingroj de Bojano same facile kaj forte ekfrapas la kordojn.
  2. La kantisto komunikas tieĉi, kiun kantis Bojano: 1) Jaroslavon, mortintan en la jaro 1054, 2) lian fraton Mstislavon de Tmutorakanj († 1036), nome lian duelo, (duopa batalo) kontraŭ la fortegulo Regedja, kiun li faligis teren kaj morthakis, 3) Romanon Svjatoslavidon (1079).
  3. Rakontante pri Igorj, la kantisto samtempe tra la tuta Poemo ekmemoras pri la antaŭaj gloraj tempoj de l’ princo Vladimir.
  4. Ipata kroniko“ ankaŭ priskribas la mallumiĝon, kiu faris impreson al Igorj.