Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiela signo. „Mi volas, li diras, lancon elrompi ĉe l’ fino de l’ kampo Poloveca, kun vi, Rusoj. Mi volas, aŭ restigi tie la kapon aŭ trinki el Dono per mia kasko!“[1] O Bojano! najtingalo antikva! Se vi, najtingalo, kantus pri tiuj militistoj, — vi ĉirkaŭsaltus la pensan arbon, vi ekflugus en spirito al la nuboj, vi kunigus kune la estanton kaj estinton,[2] vi kuregus laŭ Trojana vojo[3] tra kampoj sur montojn. Vi kantus tian kanton al Igorj, nepo Olega: „Ne la ventego peladas la falkojn tra vastaj kampoj, — monedaroj kuradas al Dono la granda!… Aŭ, eble, vi tiel kantus, ho profeta Bojano, Velesa nepo:[4] „Ĉevaloj blekas trans la Sula,[5] sonoras la gloro en Kievo, trumpetas la trumpetoj en Novogrado[6].

Staras la standardoj en Putivlo! Igorj atendas la karan fraton Vsevolod[7].

Kaj diras al li la buj-tur[8] Vsevolod: „Unu fraton mi havas, unu solan helan lumon, vin, Igorj! Ambaŭ ni

  1. Kutima antikva rusa diro pri la heroaĵoj sur maro aŭ riveroj.
  2. Ambaŭ duonojn de l’ tempo, t. e. estinton kaj estanton.
  3. En la Kieva gubernio oni povas ankoraŭ vidi longan Trojanan remparon; laŭ la rusa akademiano A. Veselovski, la aŭtoro de l’ poemo pri Igorj volis memorigi per tio la romanimperiestron Trojanon, kiun Dona tradicio rivero konsideris, kiel konstruinton de tiu remparo.
  4. Veleso — antikva rusa dio de brutaro: laŭ la brutaro, oni mezuris la riĉecon, — tial Veleso ankaŭ dio de ĉiuspeca superfluo.
  5. Alfluanto de Dnjepro
  6. Tiu Novgorodo troviĝis en princlando de Seversk — feŭdo de Igorj.
  7. Frato de Igorj-Vsevolod Svjatoslavido, princo de Trubĉevsk.
  8. Honora nomo de l’ heroo, signifas: bravega bovo.