preza kaj estas nia devo defendi ĝin kontraŭ detruo. Ni ne povas permesi, ke la plej grandaj natur-trezoroj de Polujo estu neniigitaj de premo de la civilizacio tiel, kiel fariĝis en aliaj eŭropaj landoj, ekzemple en Germanujo, kie kun la plej alta fortostreĉo kaj grandega elspezo de mono fariĝas hodiaŭ terenoj de la naturkonservo.
Bonŝance la konscio, ke la konservo de nia pejzaĝo estas necesa penetris profunde la kulturajn sferojn kaj hodiaŭ, dank’ al forta propagando, la tutan polan nacion. Jam depost multaj jaroj daŭras laboro por naturkonservo, kies estraro estas : „Ŝtata Konsilantaro de la naturkonservo“, organo de la ministerio de klerigo, laboranta sub la gvidado de la profesoro de la Jagiellona Universitato, dro Vl. Ŝafer, kun kiu kunlaboras la plej eminentaj fakuloj el la Pollando tuta. Kun la „Ŝtata Konsilantaro por la naturkonservo“ kunlaboras ĉiuj kulturaj kaj sociaj institucioj, sub la gvidado de la Pola Geografia Asocio, aganta sur malaltaĵoj. Tiuj institucioj kuniĝis en „Ligo por naturkonservo“ ĉirkaŭprenanta nian tutan patrujon.
La rezulto de tiuj laboroj estas jam hodiaŭ la kreo en Polujo de kelkaj terenoj por la naturkonservo. En tiu fako ni okupas unu el la unuaj lokoj en Eŭropo kaj tiel bone en la kreo de la rezervaĵoj, tio estas pli malgrandaj terenoj, en kiuj oni konservas la pejzaĝon, plantaron kaj la bestaron, kiel ankaŭ en la kreo de la Naciaj parkoj t. e. grandaj ejoj por plena naturkonservo. Jen nia atingaĵo, pro kiu ni povas esti fieraj: 3 Parkoj Naciaj, jam kreitaj, 3 kreataj, pli ol 50 arbarrezervejoj, 35 stepaj, 13 torfaj, 5 lagaj, 5 rokaj rezervejoj, je la surfaco de kelkdek mil hektaroj.
Estas du tute finfaritaj Naciaj Parkoj, ĉirkaŭprenantaj tutan konservindan terenon: unu en arbarego de Białowieża, la alia en Pieniny. En Parko de Białowieża la vizitanto miras pri l’ arbalteguloj, kiel 50-metra piceo, pli ol 600 jara kverko, ĉielcelantaj pinoj, tilioj betuloj, ulmoj, aceroj, kaj multaj alispecaj arboj farantaj veran malaltaĵan arbaregon, la saman, kiu dum Jagiellonaj tempoj susuradis super la kapoj de ĉasantaj tie reĝoj. En tiu arbarego reviviĝis, tiuspece ununuraj en Eŭropo, uroj.
La Nacia Parko en Pieninoj estas vera juvelo de monta pejzaĝo. Blankaj pingloj kaj roketoj en Pieniny, enkadrigitaj de verdaj, gajaj forstoj kaj diverskoloraj valoj, superpendas deklivege la frenezantajn ondojn de la puregaj akvoj de Dunajec.
Sur deklivoj de majesta Czarnohora estas en ŝtataj arbaroj farita la 3-a Nacia Parko. Tie estas konservataj karpataj arbaregoj, kun sennombraj huboj de montegaj pinoj, kaj verdaj herbejoj, sovaĝaj kaj malproksimaj de la homsidejoj, forstoj, en kiuj regas la urso kaj karpata cervo, linko kaj lupo.
La plej bela el ĉiuj estas la Tatra Parko. Ĝia beleco enhaviĝas en ĉielaltaj rokoj, granitaj pintoj, inter kiuj kaŝiĝas la riĉeco de la koloraj montlagoj, arboplenaj forstoj piceaj kaj miksitaj, kun perdiĝantaj ekzempleroj de la plantaro kaj faŭno.
Nune estas farata Nacia Parko sur Babia monto, la plej alta pinto de okcidenta Beskido. Ĝi enhavos pintajn partojn kun karakteriza ŝtonaro, de kiu etendiĝas belega vidaĵo al Tatroj kaj la plej altaj partoj de l’ arbaroj kaj montpaŝtejoj. La Nacia Parko en montoj Świętokrzyskie, parte jam farita en ŝtatarbarejoj, ĉirkaŭprenos la faman de la romano de S. Żeromski, abian arbaregon, sidejon de malnovaj dioj, sur kiu iradis la san-