Saltu al enhavo

Paĝo:Pola Esperantisto - Marto 1932.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kta cervo, la forkuro de l’ anaĥoretoj, granda terspiro kaj eterneca kanto“. („Abia arbarego“).

Inter la rezervaĵoj, jam faritaj en Polujo estas menciinda: la lago Świteż, kunigita kun la memoro de Adam Mickiewicz, „Kępa Radłowska“ sur Baltiko, kun miksita arbaro kaj riĉa plantaro; la rezervejoj en ĉirkaŭaĵo de Grodno por formortanta alko, la plej granda en Eŭropo revervejo por taksusoj, proksime de Kołomyja. En Karpatoj belegajn arbarrezervejojn faris grafo A. Stadnicki, kaj en Gorce en la restaĵoj de l’ arbarego prikantita de Vl. Orkan, grafo Wodzicki. Estas ankaŭ farata rezervejo sur Barania monto en ŝtatarbaroj, kiu ĉirkaŭprenas la nacian sanktaĵon: la fontarojn de Vistulo.

Tiamaniere en tuta Pollando disvolviĝas la laboro protekta, antaŭ la detruo de la plej belaj naturrestaĵoj de nia patrujo. Tiu laboro havas ne nur kulturan kaj idean signifon, ĉar la terenoj de la Naciaj parkoj kaj rezervejoj fariĝas unuarangaj, turistaj vidindaĵoj, kiuj allogas la turistan movadon same enlandan, kiel eksterlandan. La Naciaj Parkoj havas do grandan ekonomian signifon por nia patrolando, tiel riĉa je naturbelo, kaj tiel ruinigita ekonomie de la milito.

Tuta Nacio sekvu do la dezivon: konservi la naturon kaj fari Naciajn Parkojn!

Tradukis Konato.


TADEUSZ BILIŃSKI.
PARIZO, LA URBO DE LUMO KAJ ĜOJO.

II.

Komencante de granda poeto Jan Kochanowski, kiu vizitis en Parizo la majstron Ronsard kaj ĉi-tie, certe dankante al Dio pro tiuj mirindaĵoj, kiujn li ekvidis en Parizo, li verkis sian inspirplenan himnon „Kion Vi volas de ni, Sinjoro, por viaj malavaraj donacaj“ (Czego chcesz, Panie, od nas za Twe hojne dary) — do, de li komencante ĝis la lastaj tempoj Parizo iĝis pilgrimejo de plej eminentaj viroj, poetoj, artistoj kaj muzikistoj (komponistoj) polaj kaj aliaj ekz. Mickiewicz, Słowacki, Krasiński, Norwid, Chopin kaj multaj aliaj romantikuloj — poste Wyspiański, Żeromski, Reymont, Weyssenhof, Boy-Żeleński k. t. p. Ili ĉiuj maturiĝis ĉi-tie en la varmeco kaj en la briloj de tiu unika galika kulturo kaj eternigis en siaj verkoj la belecon kaj magian, altiran sorĉon de Parizo.

Depost 19-a jarcento preskaŭ ĉiu romanverkisto opiniis kiel sian devon elsendi sian heroon aŭ heroinon al Parizo.

Do veturas tien Wokulski en „Pupo“ de Prus — Ploszowski („Sen dogmo“ de Sienkiewicz) Podfilipski — de Weyssenhof, Dro Judym („Sendomaj homoj“) k. t. p.

Sendube nenia urbo en Eŭropo — krom Monte Carlo estis tiel populara kaj ŝatata romanagradejo por la romanverkistoj kiel ĝuste Parizo.

Kaj kiom da pentristoj kaj skulptistoj traŝovis sin en Parizo aŭ ekloĝis ĉi-tie konstante, adoptinte Parizon kiel la duan patrolandon kaj aklimatizinte sin tute, ke oni ne povas, distingi ilin de indiĝenaj Parizanoj. Multaj el ili eĉ ne volas jam aŭdi pri la hejmreveturo, ĉar ili ne povas imagi al si la vivon sen Parizo, kiu simple iĝis por ili ia narkotiko, sen kiu oni ne povas ekzisti.