Saltu al enhavo

Paĝo:Pola Esperantisto - Marto 1932.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj stranga afero! Eĉ homoj, kiuj ne povas utiligi plene la ĉarmojn kaj ĝojojn de Parizo, ĉar ili simple ne havas konvenan… monon, loĝante ofte en mansardoj kaj triarangaj hoteletoj — se ne sub pontoj de Sekvano kaj suferante malsaton — kaj eĉ ili ne volas ankaŭ rezigni de Parizo kiu, ja, estas por ili malbona duonpatrino. Tia estas la sorĉo de tiu urbo, al kiu neniu povas rezisti.

***

Sed tiu urbo de lumo havas ankoraŭ la duan vizaĝon, kiu ne estas konata al ĉiuj fremduloj gastantaj nur mallongtempe en Parizo. Tiu vizaĝo estas vualita per masko de la nokto kaj sekreto kaj ĝi kaŝas ankaŭ multajn „vidindaĵojn“ nealireblajn por ĉiuj kaj antaŭ ĉiu por tiuj, kiuj ne posedas sufiĉe da… bonvalora mono.

Tio estas „Paris la nuit“ — Parizo de la nokto. Flanke de elegantaj kaj luksaj dancejoj, kiel ekz. en Hotelo Ritz — multaj pli malgrandaj apartamentoj, kie oni dancas kaj drinkas „cock-tails“, ĉampanon kaj eĉ polan „puran“ aŭ „luksan“ brandon, kiu estas tie fame konata kaj ŝatata. Krom oficialaj publikaj distraĵejoj, kiel musik