La monarkio en Hispanio estis iu tipa specimeno de feŭda reĝimo. Mizero k lukso, en kontrasto, estis blazono hontiga sub krono de reĝo frivola.
En aprilo de la jaro 1931.a dum historia dato, la hispana popolo eniris en demokratan stadion per proklamo de la respubliko. Tiu renverso mirinde okazis sen elverŝo de eĉ unu guto da sango, en mezo de bruo tre ĝoja de kantoj k himnoj. Dum kelkaj tagoj, kun naiva entuziasmo k flirto kaprica de flagoj, la popolo estis mastro absoluta de stratoj k placoj. Tamen nek ia bloveto ekvekis la dormon de polvo centjara kuŝanta sur muroj imponaj de altaj palacoj k vantaj preĝejoj.
Anstataŭ ekzemplo de digno k eduko, tio ŝajnis, por la reakcio, kvazaŭ pruvo de stulto. Malaperis la timo, komencis la provoko, ekfunkciis la sabotado kontraŭ la respubliko, sistemo, kiu naskiĝis sub la signo de paco k harmonio. En la densa ombro de la samaj katedraloj k palacoj, respektataj de l’ popolo, svarmis la susuroj pri abomenaj konspiroj de emfazaj nobeloj, riĉaj malsatigantoj, fieraj generaloj k dikaj episkopoj, kiuj miksis, en sankta alianco, la efikon de la mono, la sabro k la kruco, dum parlamento laŭ nova stilo prilaboris vigle modelan demokratan konstitucion.
En Aŭgusto 1932. la faŝismo montras sian bekon. [Necerta teksto: belis], kun aliaj, generalo Sanjurjo. En la horo de la puno, oni pardonis la vivon, ankoraŭfoje! de ĉiuj kulpuloj. Kiel danko de friponoj, daŭris la manovroj en ĉiuj branĉoj de la ekonomio. Pluvadis mensogoj, floris la demagogio por akrigi la diferencojn inter la diversaj tavoloj de l’ popolo. La semado donis siajn fruktojn en la parlamenta balotado dum novembro 1933, kio estis vera batalo jam inter ruĝo k blanko. La popola flanko, pro disiĝo