La batalo kontraŭ la faŝistema milit-ribelo malfermis la vojon al la hispana demokrata revolucio. Revolucio, kiu mirigas la mondon pro la fervoro k kuraĝo de la hispana popolo k montras la mirindan kapablon de la hispana virino, kiu per la sama delikateco mastrumas la hejmon ol mortas sur la strato kun pafilo en la mano.
La faŝistemaj generaloj, kiuj per la perfida ribelo intencis kateni la popolon, atingis per tio la plenan liberiĝon de la hispanino, kiu, dum ĉi tiuj historiaj tagoj okupis postenon apud la viro.
Mi vidis tra la montoj de Aragono unu el ĉi tiuj virinoj kun siaj tri malgrandaj infanoj survoje al Barbastro. La edzo estas murdita, la hejmo k la vilaĝo, bruligitaj. El la tuta mizera havaĵo nur ŝi povis konservi la lanan korpokovrilon, ladkruĉeton k malmolan panpecon por la etuloj. Ĉe la vesperiĝo ŝi alvenos en la urbon, kie aliaj virinoj, tiel malgajaj k senkonsolaj kiel ŝi, akceptos la kamparanan vidvinon k lavos k nutros ŝiajn infanojn, kiuj tuj poste ekludos sur la strato kun aliaj knabetoj, nesciante la teruran tragedion, kiu ĉirkaŭas ĉiujn. Dume, ili, la virinoj, kies edzoj ankaŭ foriris al la fronto, eliros al la ŝoseo kun siaj kruĉoj plenaj de akvo aŭ vino k donos trinkon al la preterpasantaj soldatoj k milicanoj, kiuj, per grandaj ŝarĝaŭtomobiloj estas transportataj al la batalkampoj.
Ok virinoj alvenis al Lérida la 13-an de Septembro. Ili sukcesis forkuri el Sierra kaj el Luna. Kiam la faŝistoj okupis ĉi tiujn urbetojn la knabinoj estis malvirgigataj k al iliaj patrinoj oni senharigis la kapon. Nur tiuj ok virinoj povis eskapi post tiu turmento. Konate ja estas, ke la plej ŝatata ornamo por la hispanino estas la hararo.
«Ni ne deziris tion, sed la faŝistoj faris de ni soldatojn k kiel tiaj ni luktos ĝis la haro ree kovros nian dorson».
En la montaro de Guadarrama mi parolis kun la junulino Konĉita, el Toledo. Ŝia fianĉo falis sub la fajro de la maŝinpafiloj. Ŝi venis k petis armilon. Preni k celi kontraŭ la malamikon la maŝinpafilon, kiu mortigis sian amaton, tio estas nun ŝia tuta ambicio.
En la 5a Regimento de la Popolaj Milicoj, kamaradino Juanita, gvidas la komplikan servon de la provizumado k respondas kun mirinda precizeco milojn da demandoj k petoj.
Lina Odena [1], Aurora Arnáiz, bravaj komjunulinoj, kun siaj bluaj bluzoj k la pistolo ĉe la gracia zono, komandas konsiderindajn kolonojn k organizadas milojn k milojn da gejunuloj por defendo de la libero.
Viktoria Kent, fervora respublikanino, plene sin dediĉas al la organizado de porinfanaj gardejoj, vartejoj k kuracejoj k ankaŭ al la provizado de lakto k ludiloj por la infanoj, kies gepatroj falis aŭ luktas ankoraŭ en la fronto.
Plena de energio, Maria Karrasco, laboristino en la aerodromo de Kuatro Vientos, ŝmiras per oleo la maŝinojn laborante la tutan tagon inter motoroj, k ne permesante la foriron de unu sola aviadisto sen ekzameni ŝi antaŭe ĉiujn ŝraŭbojn de la aviadilo.
La konata kantistino Estrellita Kastro sonigas siajn trilojn tra la batalkampoj inter la muskolaj servantoj de la peza artilerio.
Maria Teresa León, talenta verkistino, ridetema elsaltas de nia aŭtomobilo sur la ŝoseo de Talavera k kun ŝercoj k petoj haltigas la gigantajn kamparanojn, kiuj pro manko de kutimo, forkuras frenezigitaj antaŭ la aeratako de la aviacio k revenigas ilin al la fajrolinio.
Dolores Ibarruri, kiu, el la mizeraj domaĉoj de la ministoj, kie ŝi naskiĝis, sin levas potenca k gvidas ĉi tiun popolamasan batalegon.
Marina Ginestá, la malgranda katalunino, mia ĝentila sekretariino, filino de tajloro en Barcelono. La 19. de Julio, tre kune kun ŝiaj frato k fianĉo, ŝi prenis la fusilon k sin direktis al la barikadoj de la placo de Kolumbo. La fianĉon mortigis kvar kugloj ĉe la ventro. La frato foriris al Zaragozo. Marina okupiĝis poste kiel skribmaŝinistino en la Stabo de la fronto. Ofte ŝi sidas ĉe angulo, kontraŭ la muro k kiam mi ŝin alparolas ŝi respondas jene:
«Al vi, kiu estas rusa kamarado, mi povas paroli sincere: ni ĉiuj estas tre sentimentalaj. Granda malhelpo! Ni estas treege sentimentalaj!…
Ĉio ĉi estas la hispana virino, kiu, dum ĉi tiu grava horo de popola lukto montris sian veran karakteron.
La nobelaro k pastraro hispanaj prikantis al ni dum jarcentoj «la virton k belecon de la hispanino»; sed, mi povas certigi, ke ĝis nun ni ne konis la veran k aŭtentan hispanan virinon. Same kiel ni povis koni nun la nobelojn k junkrojn, kiuj donis pruvojn pri sia kavalireco turmentante la edzinojn de la kontraŭfaŝistojn, murdante ilin per ŝtonĵetoj sur la publikaj placoj de la vilaĝoj. Kompatindaj virinoj, kiuj faladis kun la infanoj en la brakoj!
En Puente Genil, en la provinco de Kordovo, la katolikaj faŝistoj post la kutima malvirgigo al la virinoj, enigadis siajn bajonetojn en iliajn brustojn k ĵetadis la disŝiritajn korpojn en la riveron.
En la Alkázar de Toledo, ĉi tiuj kavaliroj lokigis sur la altaj etaĝoj de la fortikaĵo la kaptitajn virinojn por ke iliaj korpoj taŭgus kiel parapeto kontraŭ la obusoj…
Sed, malgraŭ la multaj suferadoj, la hispana virino—patrino, edzino, fratino, fianĉino—alvenos al la finvenko, al la vivo nobla k feliĉa. Ĉi tie oni estas plene konvinkita pri tio; k kiam oni serĉas certigon al tio, ĉies okuloj turniĝas sur la vivon heroan k gloran de la soveta virino. Pro tio, miloj k miloj da okuloj elradiis pro fiero k ĝojo en la kunvenoj de la antifaŝistaj virinoj kiam alvenis la sciigo pri la helpo, la unua virina helpo el fremdlando, tiu de la laboristinoj el Moskvo, el la lando de l’ Sovetoj!
La hispana popolo preferas morti stare ol vivi genuflekse!
- ↑ Heroe mortigita, post la verkado de ĉi tiu artikolo, sur la fronto de Granada.