Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj pro tio mia patro gardis la brutaron kelkajn tagojn pli longe sur la monto.

Tamen mia avo komencis maltrankviliĝi pro la malfruiĝo; li diris: „Mi mem iros por vidi tion, kio haltigas Franciskon; mi ne estos malkontenta viziti ankoraŭ unu fojon la montdometon. Kiu scias ĉu mi revidos ĝin la proksiman jaron? Ĉu vi volas veni kun mi?“ li aldonis rigardante min.

Mi ĵus volis peti la permeson akompani lin, ĉar ni ne ofte apartiĝis unu de l’ alia.

Ni baldaŭ estis pretaj por foriri. Ni supreniris malrapide kaj marŝis jen laŭlonge de mallarĝaj intermontaĵoj, jen sur la rando de teruraj profundegaĵoj. Kvaronon da mejlo antaŭ la dometo, mi alproksimiĝis pro scivolemo al profunda krutaĵo, kaj mia avo, kiu jam pli ol unu fojon diris al mi, ke tio ĉi maltrankviligas lin, rapide alpaŝis por min kapti per la mano; ŝtono ruliĝis sub lia piedo, kiu distordiĝis kaŭzante al li akran doloron; sed post kelkaj momentoj li ree povis marŝadi, kaj ni esperis, ke li baldaŭ resaniĝos. Helpata de sia ileksa bastono kaj apogante sin sur mia ŝultro, li trenis sin ĝis tie ĉi.

Mia patro tre miris vidante nin. Li estis okupata farante preparaĵojn por sia foriro, kaj se ni estus atendintaj lin pacience en la vilaĝo, unu tagon plie, li mem estus veninta por trankviligi nin.

— Estas vi, patro! li diris venante antaŭen por subteni lin. Vi kredis, ke io malfeliĉa okazis al mi?