— Jes ni venas por ekscii pri tio, kio malhelpas vin malsupreniri, dum ĉiuj najbaroj jam revenis.
— Kelkaj el niaj bovinoj estis malsanaj, sed nun ili resaniĝis. Hodiaŭ vespere, mi sendas Petron kun la resto de niaj fromaĝoj; mi mem foriros morgaŭ kun la bovinaro.
— Ĉu vi estas tre laca, Ludoviko? diris al mi mia avo.
La voĉo per kiu li faris tiun demandon montris al mi, ke li havas ian sekretan penson, kaj mi ne respondis tre klare.
— Mi opinias, aldonis mia avo, ke estus saĝe resendi la infanon kun Petro; la vento ŝanĝiĝis de duona horo kaj eble alportos al ni malbonan veteron dum la nokto.
Mia patro esprimis la saman timon kaj konsilis, ke mi iru.
— Se vi volas, diris al mi la avo, mi streĉos miajn fortojn kaj malsupreniros kun vi; kelkaj momentoj da ripozo jam sufiĉos por mi.
— Mi preferus atendi vin, mi diris al mia patro, ĉirkaŭante lin per miaj brakoj. La ripozo dum unu nokto estas tute necesa por la avo, kiu vundis sian piedon pro mia kulpo.
Tiam mi rakontis tion, kio okazis al ni proksime de la mont-domo. Oni decidis, ke ni malsupreniros kune la morgaŭan tagon, kiu estis hieraŭ.
Sur la fajro pendis bolpoto, kiun mi rigardis per okuloj en kiuj mia patro vidis signon de senpacienco. Li verŝis por ni en tervazon