Sed sur ĉiuj montoj de Jura la neĝo fine tute fluidiĝas dum la somero, kreskaĵoj verdiĝas eĉ sur la plej altaj suproj; en multaj lokoj ili estas kovritaj de belegaj arbaroj kun fagoj, kverkoj kaj precipe abioj dum aliaj partoj havas riĉajn paŝtejojn, kie oni paŝtas tre belajn brutarojn: bovojn, bovinojn kaj kaprinojn. Tamen ĉi tiuj belaj montoj estas loĝeblaj nur dum proksimume kvin monatoj: de la monatoj Majo-Junio ĝis la unuaj tagoj de Oktobro.
Tuj kiam la neĝo fluidiĝis kaj kiam la suproj reverdiĝis la vilaĝoj, ĉiuj konstruitaj en la valoj aŭ sur la malsupraj deklivoj, sendas siajn brutarojn sur la monton. Tiu foriro estas festa tago kaj tamen la kompatindaj paŝtistoj forlasas siajn familiojn, kaj restos solaj dum la tuta somera sezono, havante ekzistadon malfacilan kaj laborplenan. Ili nutras sin sur la monto preskaŭ ekskluzive per laktaĵoj, trinkas nur cisternan akvon kaj pasigas sian tutan tempon paŝtante la brutarojn kaj farante tiujn grandajn kaj belajn fromaĝojn malmolajn, kiuj estas disvendataj sub la nomo fromaĝoj de Gruyère (Svisa regiono).
Oni faras ilin sur la monto. Tie ĉiu paŝtisto havas dometon malriĉan, kvankam plejofte konstruitan el ŝtono. Ĝi estas kovrita per malgrandaj tabuletoj el abia ligno, pezaj ŝtonoj surmetitaj tie ĉi kaj tie premas ilin kaj malhelpas, ke la ventego ilin forblovu. La internaĵo de l’ domo estas ordinare dividita en tri partoj: bone fermita bovinejo por loĝigi la brutaron vespere, mallarĝa kaj malvarmeta laktejo, kie oni metas la lakton en kuvetoj el blanka ligno, kaj kuirejo uzebla samtempe kiel dormoĉambro, kie la mizera paŝtisto plejofte havas nur pajlon por sia kuŝejo. Ĉi tiu kuirejo