Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havas vastan kamenon, sub kiu pendas giganta kaldrono por varmigi la lakton kaj fari el ĝi fromaĝon.

Dum la tuta daŭro de sia restado sur la monto la paŝtistoj vidas nur kelkajn fremdulojn, kiuj vizitas la landon. Ili volonte donas al la vizitantoj kremon kaj ofte ricevas interŝanĝe freŝan panon, kiu estas ŝatata frandaĵo por la montaj paŝtistoj. Tamen ili ne plendas pri sia sorto, ili ne deziras ŝanĝi sian vivmanieron; ili amas siajn dezertajn regionojn kaj restas fidelaj al la kutimoj, laboroj kaj hejmoj de siaj prapatroj.

Ilia somera monta restado finiĝas la tagon de Sankta Denizio, 9an de Oktobro. Tiam ili forlasas la montojn; tio estas festo, kiel tiu de l’ montiro, sed pli dolĉa ĉar nun ili revidos sian familion. Aliaj tute malsimilaj laboroj tiam komenciĝas en la vilaĝo. Ĉi tiuj montanoj, kutimintaj zorgi mem pri ĉiuj necesaĵoj de la vivo estas tre lertaj; ili fabrikas dommastrajn kaj aliajn ilojn, meblojn, skulptas multegon da ĉarmaj lignaj objektoj, kiuj venditaj en la ĉirkaŭaĵo, poste estas disportitaj tra la tuta mondo.

Dum la longaj vintraj vesperoj la infanoj lernas kaj estas instruataj en la gepatra hejmo, ĉar la vojo al la lernejo ne estas ĉiam irebla kaj senneĝigita. Kunigitaj ĉirkaŭ siaj gepatroj, ofte la infanoj havas la deziron studadi, ili faras komunan legadon kaj instruas sin distrante la tutan familion.

Nia juna vilaĝano, ne estas senkultura spirito; li povis skribi sian historion, kaj ni preferis lasi lin paroli mem. Li diros, kiel li havis la ideon fari ĉi tiun taglibron, kaj kiel li