Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
7
manon lescaut

vizaĝo konformiĝis kun ŝia nuna situacio tiel malbone ke en ĉiu alia stato mi estus opiniinta, ke ŝi estas unuaranga persono. Ŝia malĝojeco, la malpureco de ŝiaj tolaĵoj kaj de ŝiaj vestaĵoj ŝin tiel malmulte malbeligis, ke ŝia vidaĵo al mi inspiris respekton kaj kompaton. Tamen ŝi penis sin deturni, tiom kiom ŝiaj katenoj tion ebligis, por ke ŝian vizaĝon ne povu rigardi la ĉeestantoj. La penado de ŝi farita por sin kaŝi estais tiel natura, ke ĝi ŝajnis deveni de sento de modesteco. Ĉar la ses gardistoj, kiuj akompanis tiun malfeliĉan bandon, estis same en la ĉambro, mi prenis la ĉefon aparte, kaj petis de li klarigon pri la sorto de tiu bela knabino. Li povis min sciigi nur laŭ maniero tute ĝenerala.

« Mi ŝin eltiris el Hospitalo, li diris, laŭ ordonoj de lia polica generalleŭtenanta Moŝto. Verŝajne ŝi ne estis enfermita en ĝin por virtaĵoj. Kelkajn fojojn, mi ŝin demandis sur la vojo: sed ŝi obstine nenion respondis. Sed kvankam oni ne ordonis, ke mi indulgu al ŝi pli ol al la aliaj, tamen mi ŝin iom respektetas, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi valoras iom pli ol ŝiaj kunulinoj. Jen estas junulo, aldonis la pafarkisto, kiu povos multe pli bone ol mi vin instrui pri la kaŭzo de ŝia malfeliĉaĵo. Li ŝin akompanis de nia eliro el Parizo, kaj ne ĉesas plori, eĉ unu momenton. Devige li estas aŭ ŝia frato, aŭ ŝia amanto. »

Mi min turnis al la angulo, en kiu sidis tiu junulo. Li ŝajnis entombigita en profundan revadon. Neniam mi vidis figuron de doloro pli vivantan. Li estis tre simple vestita; sed oni rimarkis, de la unua ekrigardo, ke li havas nobelnaskecon kaj bonedukitecon. Mi alproksimiĝis al li: li sin levis; kaj mi malkovris en liaj okuloj, sur lia vizaĝo kaj en ĉiuj liaj movadoj ŝajnon tiel delikatan kaj tiel nobelan, ke mi sentis min nature eman utili al li.