Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pretekstojn. Mi eliris el la gastejo, intencante, mi diris al Manon kaj al mia gastejmastro, preni dungitan karoson: sed tio estis fanfaronaĵo. Ĉar neceseco min devigis piediri, mi marŝis tre rapide ĝis Cours-la-Reine[1], kie mi intencis halti. Mi bezonis preni momenton da soleco kaj da trankvileco, por min aranĝi kaj antaŭvidi, kion mi estas faronta en Parizo.

Mi sidiĝis sur herbon. Mi eniris en maron da rezonadoj pripensadoj, kiuj jom post iom plimalgrandiĝis ĝis tri precipaj artikoloj. Mi bezonis nunan helpon por senfina nombro da nunaj necesaĵoj. Mi estis serĉonta ian vojon, kiu povus almenaŭ malfermi al mi esperojn estonteco: kaj (afero ne negrava) mi devis preni informojn kaj disponojn por la sendanĝereco de Manon kaj por la mia. Elĉerpinte ĉiujn projektojn kaj ĉiujn kombinaĵojn pri tiuj tri ĉefaj temoj, mi opiniis taŭga, ke mi ankoraŭ eligu la du lastajn. Ni ne estis malbone kaŝitaj en ĉambro de Chaillot; kaj pri estontaj bezonoj, mi kredis, ke, kiam mi estos kontentiginta la nunajn, tiam estos tempo pensi pri ili.

Do la unua demando estis, plenigi mian monujon. Sinjoro de T... malavare al mi proponis la sian; sed min trecge tedegis lin remeti mi mem sur tiun temon. Kian personon mi farus, almetante mian mizerecon al fremdulo, kaj petante de li, ke li donacu parton de sia posedaĵo? Estas kapabla por tio nur malkuraĝa animo pro malnobleco, kiu malhelpas, ke ĝi sentu tian malindecon, aŭ humila kristano pro troeco de grandanimeco, kiu lin igas supera al tia honto. Mi estis nek malkuraĝa homo nek bona kristano; mi estus doninta duonon de mia sango por eviti tian humilon.

  1. Elparolu: Kur’-Za-Rew’.