Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Ĉu Tiberge, mi diris, ĉu bona Tiberge al mi rifuzos tion, kion li estas kapabla doni? Ne; li estos kortuŝita de mia mizereco; sed li min mortigos per siaj moralaĵoj. Mi estos devigata toleri liajn riproĉojn, liajn admonojn, liajn minacojn; li aĉetigos de mi siajn helpojn tiel kare, ke mi donus ankoraŭ parton de mia sango, prefere ol riski tiun malgaĵigan scenon, kiu lasos en mi konfuzecon kaj konsciencriproĉojn. Nu, mi reprenis, do mi devas forlasi ĉian esperon, ĉar ne restas al mi alia vojo; kaj mi tiel malmulte intencas uzi ĉu la unuan ĉu la duan, ke vi volonte verŝus la duonon de mia sango por ne preni la unuan, kaj la tutecon de tiu sango por ne preni la duan. Jes, mian tutan sangon, mi aldonis post momento da pripensado, mi donus pli volonte ol min malaltigi per malaltaj preĝegoj. Sed ĉu la demando estas pri mia sango? Ĝi estas pri la vivado kaj pri la vivigo de Manon; ĝi estas pri ŝia amo kaj pri ŝia fideleco. Ĉu mi havas ion por meti en pesilon kontra ŝi? Ĝis nun mi metis nenion. Ŝi por mi anstataŭas gloron, feliĉecon, riĉaĵojn. Sendube multaj aferoj estas, por kies ricevo aŭ evito mi donus mian vivon: sed estimi ion pli ol mian vivon ne estas motivo por ĝin estimi tiom, kiom Manon’on. »

Mi ne restis longan tempon por min determini laŭ tiu rezono. Mi daŭrigis mian vojiron, decidinte, ke mi iros unue al Tiberge kaj poste al sinjoro de T...

Enirante en Parizon, mi uzis fiakron, kvankam mi ne havis monon por ĝin pagi: mi konfidis al helpaĵoj, kiujn mi estas petegonta. Mi min kondukigis al Luksemburgo, kie mi sendis averti Tiberge’on, ke mi lin atendas. Li kontentigis mian malpaciencon per sia rapideco. Sen ia ŝanceliĝo, mi al li konigis la grandecon de miaj bezonoj. Li petis de mi, ĉu la cent monpistoloj, kiujn mi estis al li redoninta, al mi sufiĉos; kaj, ne