Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kontraŭmetinte eĉ unu vorton de malfacileco, post unu momento li iris ilin serĉi, kun tiu malfermita ŝajno kaj tiu plezuro por donaci, kiu estas konita nur de amo kaj de vera amikeco. Kvankam mi havis nenian dubon pri la sukceso de mia peto, tamen mi estis mirigi, ĉar mi ilin ricevis tiel malkare, tio estas, sen ke li estus riproĉinta min pri mia malpento. Sed mi eraris, kredante min liberigita el liaj admonoj; ĉar kiam li fine estis kalkulinta al mi sian monon, kiam mi jam lin ekforlasis, li petis de mi, ke mi iom promenadu kun li en aleo. Mi ne parolis al li pri Manon. Li ne sciis, ke ŝi estas libera: pro tio liaj moralaĵoj sin turnis nur al mia bravega forkuro for de Saint-Lazare, kaj al la timo en kiu li estis, ke, anstataŭ profiti la lecionojn de saĝeco, kiujn mi estis ricevinta en ĝi, mi ne reprenos la vojon al malordoj. Li diris, ke, irinte por min viziti al Saint-Lazare, li estis miregigita, pli ol li povus tion diri, eksciante per kia maniero mi estis elirinta; ke li havis pri tiu temo interparolon kun la superulo; ke la bona Patro ne estis ankoraŭ resanigita je sia teruro; ke tamen li estis sufiĉe grandanima por kaŝi al lia polica generalleŭtenanta Moŝto la cirkonstancojn de mia eliro, kaj ke li zorgis, ke la morto de l’pordisto ne estu konita ekstere; do ke mi havas je tiu flanko neniun motivon por timi; sed ke, se restas en mi iom da sento al saĝeco, mi profitos tiun feliĉan aranĝon, kiun ĉielo metas en miajn aferojn; ke mi devas komence skribi al mia patro kaj repaciĝi kun li; kaj ke, se mi volas unufoje obei liajn konsilojn, mi revenos al hejmo de mia familio.

Mi aŭskultis lian paroladon ĝis la fino. En troviĝis multaj kontentigaj aferoj. Unue mi estis feliĉega, vidante, ke mi havas nenion por timi flanke de Saint-Lazare. Stratoj de Parizo refariĝis por mi libera lando. Due mi min gratulis, ke Tiberge havis neniun