Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ideon pri la liberigo de Manon, kaj pri ŝia reveno kun mi. Mi eĉ rimark ke li evitis paroli pri ŝi. Mi decidis, ne ke mi revenos al mia familio, sed almenaŭ ke mi skribos al mia patro, kiel li tion konsilis, kaj ke mi al li certigos, ke mi intencas reeniri en la ordon de miaj devoj kaj de liaj voladoj. Mi esperis, ke tio lin instigos sendi al mi monon, pretekstante, ke mi faros ekzercojn en akademio; ĉar tre malfacile mi estus lin konvinkinta, ke mi intencas reveni al eklezia profesio: kaj funde mi estis neniel malŝatema por tio, kion mi volis promesi. Kontraŭe mi forte deziris penadi al io honesta kaj prudenta, tiom kiom tiu projekto povus akordiĝi kun mia amo. Mi intencis vivi kun mia amatino kaj samtempe fari miajn ekzercojn. Tiuj ambaŭ aferoj estis tute interkonsenteblaj. Mi estis tiel kontenta pri ĉiuj tiuj ideoj, ke mi promesis al Tiberge, ke mi dum tiu tago mem rendos leteron al mia patro. Efektive, lin forlasinte, mi eniris en skriboficejon, kaj mi skribis laŭ tiel amema kaj tiel submetita maniero, ke, religinte mian leteron, mi esperegis, ke mi ricevos ion de la patra koro.

Kvankam, kiam mi lasis Tiberge’on, mi estis sufiĉe riĉa por dungi fiakron, tamen mi donis al mi plezuron piediri fiere, irante al sinjoro de T... Mi trovis ĝojon en tiu ekzercado de mia libereco, por kiu mia amiko al mi certigis, ke restis nenio por timi. Tamen subite revenis al mia sprito, ke liaj certigoj rilatis nur kun Saint-Lazare, sed ke mi havis sur la brakoj la aferon de Hospitalo, ne kalkulante la morton de Lescaut, en kiu mi partoprenis almenaŭ kiel atestanto. Tiu memoro min tiel forte timigis, ke mi flankeniris en la unuan aleon, en kiun mi venigis karoson. Mi iris rekte al sinjoro de T..., kiu min ridigis pro mia teruro. Ĝi ŝajnis ridinda al mi mem, kiam mi estis eksciinta, ke mi havas ion por timi nek flanke de Hospitalo, nek flanke