Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
106
abato prévost

mi povu atendi facile pli bonan fortunon, kiu ŝajne ne povis manki, ĉu per miaj naturaj rajtoj, ĉu per rimedoj de ludo.

Pro tio, dum unuaj semajnoj, mi pensis nur ĝui mian situacion; kaj, pro forto de honoro same kiel pro restaĵo de timado al polico, de tago al tago mi prokrastis rekomenci miajn rilatojn kun la kunligitoj de la hotelo de T…: mi min kontentigis, ludante en malpli malbonfamaj kunvenejoj, en kiuj favoro de l’sorto ebligis, ke mi ne bezonu min humiligi ĝis helpado de industrio. Mi pasigis en urbo parton de tagmezo, kaj mi revenis vespermanĝi en Chaillot, tre ofte akompanita de sinjoro de T…, kies amikeco por ni pligrandiĝis de tago al tago. Manon trovis rimedojn kontraŭ enuo. Ŝi socialligiĝis en najbareco kun kelkaj junaj fraŭlinoj, kiujn printempo alkondukis en tiun lokon. Promenado kaj malgrandaj ekzercoj, taŭgaj por ilia sekso, faris sinsekve ilian okupadon. Ludado, kies limojn ili reguligis, liveris monsumon por pagi veturilon. Ili iris en Boulogne’an[1] arbaron por spiri aeron: kaj en vespero, kiam mi revenis, mi retrovis Manon’on pli belan, pli kontentan, pli pasiplenan, ol iam ajn ŝi estis.

Tamen altiĝis kelkaj nuboj, kiuj ŝajnis minaci la konstruaĵon de mia feliĉeco. Sed ili malkonfuze vaporiĝis; kaj la petola humoro de Manon igis la finon tiel komika, ke mi trovas ankoraŭ dolĉecon en memoro, kiu al mi prezentas ŝian amemon kaj la agrablecon de ŝia spirito.

La sola servisto, kiu faris nian servistaron, iam min prenis aparte por diri, kun multe da embaraso, ke li havas tre gravan sekreton por konigi al mi. Mi lin

  1. Elparolu: Bulonj’.