Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi ne vin konfuzu, mi diris, sidiĝante apud lin. Ĉu vi bonvolas kontentigi la sciemon, kiu min instigas koni tiun belan personon; ĉar ŝi ne ŝajnas farita por la malĝoja stato, en kiu mi ŝin vidas? »

Li respondis ĝentile, ke li ne povas min sciigi pri ŝia identeco kaj samtempe ne perfidi la sian, kaj ke li havas altvalorajn motivojn por deziri, ke li restu nekonita.

« Mi tamen povas diri tion, kion tiuj malboneguloj ne nescias, li daŭrigis montrante la pafarkistojn; tio estas, ke mi ŝin amas per pasio tiel ardanta, ke ĝi igas min la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj. Mi ĉion provis en Parizo, por ke oni donu al ŝi la liberecon. Klopodoj, lerteco, perforto estis neutilaj: mi decidis, ke mi akompanos ŝin, kiam eĉ ŝi irus ĝis la ekstremaĵo de l’mondo. Mi enŝipiĝos kun ŝi, kaj transiros al Ameriko. Sed, kaj tio eslas malhumenega, tiuj malkuraĝaj friponoj, li aldonis, parolante pri la pafarkistoj, ne volas permesi, ke mi alproksimiĝu al ŝi. Mi estis intencinta ilin ataki malkaŝe post kelkaj mejloj post Parizo. Mi kunuliĝis kun kvar viroj, kiuj estis promesintaj sian helpon por grandega monsumo. La perfiduloj min lasis sola por batali, kaj foriris kun mia mono. Ĉar mi ne povis sukcesi per la perforto, mi demetis miajn armilojn. Mi proponis al pafarkistoj, ke almenaŭ ili permesu, ke mi ilin akompanu, promesante, ke mi ilin rekompensos. Pro deziro al gajno ili konsentis al tio. Sed ili volis, ke mi ilin pagu, ĉiufoje kiam ili permesas, ke mi parolu kun mia amantino. Mia monujo tre rapide elĉerpiĝis: kaj nun, ĉar mi estas sen unu monero, ili montriĝas tiele kruelaj, ke ili min repuŝas brute, kiam mi faras unu paŝon al ŝi. Antaŭ momento, ĉar mi kuraĝis alproksimiĝi al ŝi, spite iliaj minacoj, ili fariĝis tiele insultemaj, ke ili levis kontraŭ mi la pinton de pafilo. Por kontentigi