Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
109
manon lescaut

Li prenis ateste ĉielon pri sia bonfido. Mi ne scias al kio la turmentoj de mia koro min estus fortirintaj, se Manon, kiu aŭdis min revenantan, ne estus alkurinta al mi kun ŝajno de malpacienco kaj plendoj pro mia malrapideco. Ŝi ne atendis mian respondon por min premi per karesoj; sed kiam ŝi vidis sin solan kun mi, ŝi min fortege riproĉis, ke mi kutimas reveni tiel malfrue. Ĉar mia silento al ŝi lasis liberecon por daŭrigi, ŝi diris, ke de tri semajnoj mi ne pasigis tagon tutan kun ŝi; ke ŝi ne povas toleri tiel longajn forestadon; ke ŝi petas almenaŭ unu tagon de tempo al tempo, kaj ke morgaŭ ŝi volas min vidi apud ŝi de mateno ĝis vespero.

« Mi ĉeestos tie ĉi, ne dubu pri tio, mi respondis per tono iom kolereta. »

Ŝi ne ŝajnis multe atenti mian ĉagrenon; kaj en ekmovo de ĝojo, kiu efektive ŝajnis al mi strange vivega, ŝi faris mil plaĉindajn pentraĵojn pri la maniero laŭ kiu ŝi pasigis tagon.

« Stranga knabino, mi diris al mi mem: kion mi devas atendi de tia komenco? »

La aventuro de nua unua disigo revenis en mian spiriton. Tamen mi kredis vidi en la fundo de ŝia ĝojo kaj de ŝiaj karesoj signojn de vereco, kiuj akordiĝis kun ŝajnoj.

Ne estis malfacile al mi alĵeti la malĝojecon, kontraŭ kiu mi ne povis min defendi dum vespermanĝo, sur malgajnon, kiun mi estis farinta en la ludado. Mi konsideris kiel tre profitplene por mi, ke la ideo ne forlasi Chaillot’on dum sekvanta tago estu deveninta de ŝi mem. Tio al mi gajnigis tempon por miaj decidoj. Mia ĉeesto forigis ĉiuspecajn timadojn por la morgaŭo: kaj se mi rimarkos nenion, kiu min devigos eksplodigi miajn eltrovojn, mi jam estis decidinta, ke en la posta tago