Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi ne respondis al miaj demandoj.

« Lin suprenirigu, ŝi diris malvarme al la lakeo. »

Kaj sin turnante al mi:

« Kara amato, kiun mi adoras, ŝi daŭrigis per ensorĉanta tono, mi petas de ci unu momenton de komplezo. Unu momenton, unu solan momenton. Pro tio, mi cin amos milfoje pli. Pri tio mi estos dankema dum mia tuta vivado. »

Indigno kaj miro ligis mian langon. Ŝi ripetis siajn petegojn; kaj mi serĉis esprimojn por ilin forĵeti kun malestimo. Sed, aŭdante, ke la pordo de l’antaŭĉambro malfermiĝas, ŝi ekkaptis per unu mano miajn harojn, kiuj flirtis sur miaj ŝultroj, prenis per alia sian tualetan spegulon, uzis sian tutan forton por min treni en tiu stato ĝis pordo de l’tualetejo, kaj ĝin malferminte per genuo, montris al la fremdulo, kiun verŝajne bruo estis haltiginta en mezo de ĉambro, vidaĵon, kiu kredeble kaŭzis al li grandan miron. Mi vidis viron tre bele vestitan, sed kiu havis malnoblan mienon. Kvankam tiu sceno lin embarasis, tamen li faris profundan reverencon. Manon ne lasis al li tempon malfermi lian buŝon. Ŝi prezentis al li la spegulon.

« Vidu, sinjoro, ŝi diris; rigardu vin bone, kaj estu justa pri mi. Vi petas de mi amon. Jen estas la viro, kiun mi amas, kaj kiun mi ĵuris ami dum mia tuta vivado. Lin komparu kun vi mem. Se vi kredas, ke vi povas disputi al li mian koron, konigu do al mi sur kian fundamenton vi vin apogas; ĉar mi certigas vin, ke por okuloj de via tre humila servantino, ĉiuj italaj princoj ne valoras unu el haroj, kiujn mi tenas. »

Dum tiu malsaĝa parolado, kiun sendube ŝi estis meditinta, mi faris senutilajn penadojn por min liberigi: kaj sentante kompaton al viro konsiderinda, mi sentis min ema ripari tiun insulteton per miaj ĝentil-