Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

igoj, mi faris kompreneble nenian malfacilecon. Sinjoro de T... lin alkondukis al ni, nur kiam li estis preninta momenton, por al li sciigi, kiaj ni estas. Li eniris kun ŝajno, kiu lin igis favora al ni. Li min kisis. Ni sidiĝis. Li admiris Manon’on, min, ĉion, kio al ni apartenas, kaj manĝis kun apetito, kiu faris honoron nia vespermanĝo. Kiam oni estis senmanĝilariginta la tablon, la interparolado fariĝis pli serioza. Li mallevis okulojn por paroli pri la malĝentilaĵoj, kiujn uzis lia patro kontraŭ ni. Li faris al ni la plej submetitajn senkulpigojn.

« Mi ilin mallongigas, li diris, por ne renovigi memoron, kiu kaŭzas al mi tro da honto. »

Se tiuj bedaŭroj estis sinceraj en komenco, ili fariĝis poste multe pli tiaj: ĉar apenaŭ li estis pasiginta duonon da horo en tiu interparolado, tuj mi ekvidis la impreson, kiun faris al li la ĉarmoj de Manon. Liaj rigardoj kaj liaj manieroj iom post iom dolĉiĝis. Tamen en liaj paroladoj li nenion preterlasis; sed kvankam ĵaluzeco ne min helpis, tamen mi estis tro sperta en amaj aferoj, por ne rimarki tion, kio devenis de tiu fonto. Li kun ni sociiĝis dum parto de nokto, kaj li lasis nin, nur kiam li estis sin gratulinta pri nia konatiĝo, petinte de ni permeson, ke li kelkafoje renovigos la prezenton de siaj servoj. Li eliris matene kun sinjoro de T..., kiu eniris kun li en lian karoson.

Mi sentis, kiel mi jam diris, nenian emon al ĵaluzeco. Pli ol neniam mi havis kredemon al ĵuroj de Manon. Tiu ĉarma kretaĵo estis tiel absolute estrino de mia animo, ke mi ne havis eĉ la plej malgrandan senton, kiu ne estas estimo kaj amo. Ne nur mi ne faris al ŝi krimon, ke ŝi plaĉis al la juna G... M..., sed plie mi estis ravita pri efiko de ŝiaj ĉarmoj, kaj mi gratulis min, ke mi estas amata de knabino, kiun ĉiuj homoj