Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilian avarecon kaj daŭrigi la vojaĝon piede, mi estos devigata vendi ĉi tie malbonan ĉevalon, kiun ĝis nun mi kiel rajditon. »

Kvankam li ŝajnis fari tiun rakonton sufiĉe trankvile, li tamen, ĝin finante, lasis fali kelkajn larmojn. Tiu aventuro aperis al mi treege eksterordinara kaj treege kortuŝanta.

« Mi ne insistas, mi diris, por ke vi malkovru al mi la sekreton de viaj aferoj: sed se mi povas utili al vi iome, volonte mi prezentas min kiel helpanton.

— Ho ve! li respondis, mi vidas neniun malfermaĵon al la espero. Necese estas, ke mi toleru la tutan kruelecon de mia sorto. Mi iros en Amerikon: almenaŭ tie mi estos libera kun la junulino, kiun mi amas. Mi skribis al unu el miaj amikoj, kiu sendos al mi kelkan helpaĵon ĉe Havre-de-Grâce. Mi estas embarasita nur por min konduki ĝis tie, kaj por doni al tiu kompatinda kreitaĵo, li aldonis, rigardante malĝoje sian amantinon, kelkajn dolĉaĵojn dum la vojiro.

— Nu, mi diris, mi ĉesigos vian embarason. Jen estas iom da mono; kaj mi petas de vi, ke vi ĝin akceptu. Mi estas ĉagrena, ĉar mi ne povas vin utili alimaniere. »

Mi donis al li kvar luidorojn, zorgante, ke tion ne rimarku la gardistoj: ĉar mi bone komprenis, ke se ili scius, ke li havas tian monsumon, ili vendus pli kare sian komplezon. Poste projekto eniris en mian cerbon, kontrakti kun ili la jenon: ili permesos, ke la ĵuna amanto havu liberecon senĉese paroli ĝis Havre kun sia amantino.

Mi faris signon al la ĉefo,ke li alpaŝu; kaj tion mi proponis al li. Li ŝajnis iom hontanta, spite sia senhonteco.

« Ni me malkonsentas, sinjoro, li respondis kun