Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Min? ŝi respondis, almezurinte al sia penso ti du versojn de Racine.

Min? Vi min suspektas de tia perfidio?
Mi povus toleri malaman vizaĝon
Kiu memorigus ĉiam Hospitalon.

— Ne mi respondis, daŭrigante parodion,

Mi ne povus kredi ja, ke Hospitalo
Estas amsageto fiksita en koro. »

Sed estas sago tre alloganta meblita hotelo ka karoso kaj tri lakeoj; kaj amo havas malmulte da tiel potencaj armiloj. Ŝi certigis, ke ŝia koro estas al mi por ĉiam, kaj ke ĝi neniam akceptos aliajn sagojn ol la miajn.

« La promesoj, kiujn li faris al mi, ŝi diris, estas pli pikilo de venĝo, ol sago de amo. »

Mi petis de ŝi, ĉu ŝi intencas akcepti hotelon kaj karoson. Ŝi respondis, ke ŝi postulas nur lian monon. La malfacileco estis ricevi unu sen la alia. Ni decidis, ke ni atendos la plenan klarigon de la projekto de G... M..., en letero, kiun li promesis skribi al ŝi. Efektive ŝi ĝin ricevis, la morgaŭon, per lakeo sen livreo, kiu tre lerte trovis okazor por paroli al ŝi for de atestantoj. Ŝi diris al li, ke li atendu ŝian respondon. kaj tuj ŝi alportis al mi lian leteron. Ni ĝin malfermis kune. Plie de komunaj esprimoj de amemo, ĝi enhavis la detalon de promesoj faritaj de mia konkuranto. Li ne limigis sian elspezon. Li promesis, ke li kalkulos al ŝi dek mil frankojn, kiam ŝi prenos posedon de la hotelo, kaj ke li tiel riparos la malpliiĝon de tiu monsumo, ke ŝi ĉiam havos ĝin plenan antaŭ si per kalkuleblaj moneroj. La