Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tago, en kiu tiu hotelo malfermiĝos ne estis tre malproksima. Li petis nur du aŭ tri tagojn por la preparoj, kaj li donis la nomon de la strato enhavanta la hotelon, en kiu li promesis, ke li ŝin atendos dum la tagmezo de la dua tago, se ŝi povas sin liberigi el miaj manoj. Tio estis la sola punkto, pri kiu li ŝin petegis, ke ŝi lin trankviligu; li ŝajnis certa pri la tuta cetero, sed li aldonis, ke se ŝi antaŭvidas ian malfacilaĵon por min forkuri, li trovos rimedon por igi ŝian forkuron facila.

G... M... estis pli ruza, ol lia patro. Li volis teni sian akiron, antaŭ kiam li kalkulos siajn monerojn. Ni diskutis pri la konduto, kiun Manon devos uzi. Mi multe penadis por eligi el ŝia kapo tiun entreprenon, kaj mi montris al ŝi ĉiujn ĝiajn danĝerojn... Nenio estis kapabla ŝanceli ŝian decidon.

Ŝi faris al G... M... mallongan respondon, por certigi al li, ke ŝi trovos nenian malfacilecon por iri Parizon en la tago montrita, kaj ke li povas ŝin atendi kun certeco. Ni decidis poste, ke mi eliros tuje por lupreni novan loĝejon en vilaĝo ĉe alia flanko de Parizo, kaj ke mi transportos kun mi mian malgrandan meblaron; ke, dum la morgaŭa tagmezo, kiu estis la tago de ŝia kunveno, ŝi veturos frue al Parizo; ke, post kiam ŝi estos ricevinta la donacojn de G... M..., ŝi petos de li insiste, ke li konduku ŝin al la komediejo, prenos sur sin kiel eble plej multe da tiu monsumo, kion ŝi povos porti, kaj ŝarĝos per restaĵo mian serviston, per kiu ŝi volis sin akompanigi. Li estis ĉiam la sama, kiu ŝin liberigis el Hospitalo, kaj estis treege korailigita al ni. Mi devis min trovi en fiakro, komence de la strato Saint-André-des-Arcs[1], kaj ĝin lasi en tiu loko, je la sepa,

  1. Elparolu: Sint-Andre-des-Ark’.