Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidas, ke tiu novaĵo kaŭzos al mi, ŝi trovis rimedon havigi al mi unu el la plej beletaj Parizaj knabinoj, kiu estas la portantino de tiu bileto.

« Subskribite, via fidela amantino, Manon Lescaut

Troviĝis en tiu letero io tiel kruela kaj tiel insulta por mi, ke, dum ia tempo restinte pendanta inter kolero kaj doloro, mi provis fari penadon por eterne forgesi mian maldankeman kaj ĵurrompintan amatinon, kaj ĵetis rigardon al la knabino, kiu estis antaŭ mi. Ŝi estis treege beleta; kaj mi estus dezirinta, ke ŝi estus estinta sufiĉe tia, por igi min ĵurrompinta kaj malfidela miavice: sed mi ne trovis en ŝi tiujn delikatajn kaj amoplenajn okulojn, tiun dian iradon, tiun vizaĝkoloron pentritan de amo mem, fine tiun ne elĉerpeblan aron da ĉarmoj, kiujn naturo malŝparis al la perfida Manon.

« Ne, ne, mi diris, ĉesante ŝin rigardi, la maldankulino, kiu vin sendas, tre bone sciis, ke ŝi farigas al vi senutilan klopodon. Revenu al ŝi, kaj diru, parolante anstataŭ mi, ke ŝi ĝuu sian krimon, kaj ke ŝi ĝin ĝuu se eble sen konsciencriproĉoj; mi ŝin forlasas sen espero de reveno, kaj samtempe mi forlasas ĉiujn virinojn, kiuj ne povus esti tiel amindaj, kiel ŝi, kaj kiuj estas kredeble same malkuraĝaj kaj same malfidindaj. »

Tiam mi komencis malsupreniri kaj eliri, ne prtendante plu al Manon; kaj, ĉar la mortiga ĵauzeco, kiu disŝiris mian koron, maskiĝis sub malgaja kaj malluma trankvileco, mi kredis min des pli proksima al mia resanigo, ke ju pli mi sentis neniun el tiuj perfortaj movadoj, per kiuj mi estis agitita en samaj okazoj. Ho ve! mi estis tiom moktrompita de amo, kiom mi kredis esti tia de G... M... kaj de Manon.

Tiu knabino, kiu alportis al mi la leteron, vidante, ke mi estis preta malsupreniri ŝtuparon, petis de mi, kion do mi volas, ke ŝi alportu al sinjoro de G… M…