Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj al la sinjorino, kiu estas kun li. Pro tiu demando, mi reeniris en la ĉambron; kaj per ŝanĝo nekredebla por tiuj, kiuj neniam sentis perfortajn pasiojn, mi pasis subite el la trankvileco, en kiu mi kredis esti, al terura ekscitego de kolerego.

« Iru, mi diris, konigu al perfida G… M… kaj al lia trompema amatino la malesperon, en kiun min ĵetis ŝia malbenita letero; sed ilin sciigu, ke ili ne tion ĝuos longatempe, kaj ke mi ponardfrapos ilin ambaŭ de mia propra mano. »

Mi min ĵetis sur seĝon: mia ĉapelo falis unuflanke, kaj aliflanke mia bastono. Du riveretoj el maldolĉaj larmoj ekfluis el miaj okuloj. La atako de furiozeco, kiun mi estis sentinta antaŭ nelonge, ŝanĝiĝis en profundan doloron; mi nur daŭrigis ploradi, puŝante ĝemojn kaj sopirojn.

« Alproksimiĝu, infanino mia, alproksimiĝu, mi ekkriis, parolante al la junulino; alproksimiĝu, tial ke estas ci, kiun oni sendas por min konsoli. Diru al mi, ĉu ci konas konsolojn kontraŭ kolerego kaj malespero, kontraŭ la deziro doni al si mem morton, post kiam oni mortigis du geperfidulojn, kiuj ne meritas vivi. Jes, alproksimiĝu, mi daŭrigis, vidante, ke ŝi faras al mi kelkajn timemajn kaj necertajn paŝojn. Venu viŝi miajn larmojn, venu redoni pacon al mia koro, venu diri al mi, ke ci amas min, por ke mi kutimu esti amita de virino alia ol de mia malfidelulino. Ci estas beleta; eble mi povos cin ami miavice. »

Tiu kompatinda infanino, kiu estis apenaŭ dekses aŭ deksepjara, kaj kiu ŝajnis havi pli da hontemo ol siaj similulinoj, estis eksterordinare mirigita de tiu stranga sceno. Ŝi tamen alproksimiĝis por fari al mi kelkajn karesojn; sed mi ŝin forigis tuje, ŝin repuŝante per miaj manoj.