Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

embarasita mieno, ke li parolu kun tiu knabino: sed li volas senĉese esti apud ŝi: tio ĝenas nin; kaj estas juste, ke li pagu pro tiu ĝeno. »

— Diru al mi, mi diris, kia monsumo estas sufiĉa por malebligi, ke vi sentu tiun ĝenon. »

Li kuraĝis peti de mi du luidorojn. Mi ilin donis tuje.

« Sed atentu, mi diris kaj zorgu, ke vi ne preterlasu kelkan friponaĵon: ĉar mi donos mian adreson al tiu junulo, por ke li povu min informi: kaj estu certa, ke mi estas sufiĉe potenca por vin punigi. »

Tio do kostis al mi ses luidorojn. La ĝentileco kaj la ardenta dankeco per kiu la junulo min dankis, min tute elkonvinkis, ke li estas nobelrasa kaj meritas mian malavarecon. Mi ekelironte diris kelkajn vortojn al lia amantino. Ŝi respondis kun modesteco tiel dolĉa kaj tiel ĉarma, ke mi revenante ne povis ne fari milon da pripensoj pri la nekomprenebla karaktero de virinoj.

Ĉar mi revenis en mia solecejon, mi ne estis informita pri la sekvoj de tiu aventuro. Du jaroj pasis; kaj pro tio mi estis tute forgesinta ĝin, kiam la hazardo naskis okazon, kiu ebligis, ke mi sciu ĝis fundo ĉiujn iliajn cirkonstancojn.

Revenante el Londono, mi alvenis Calais’on[1] kun la markizo de..., mia lernanto. Ni loĝis, se mi tion bone memoras, en hotelo de Ora Leono, en kiu kelkaj motivoj nin devigis pasigi tutan tagon kaj sekvantan nokton. Alpaŝante sur stratoj, dum tagmezo, mi kredis ekvidi tiun saman junulon jam renkontritan en Pacy. Li estis tre malbone vestita, kaj ŝajnis multe pli pala ol kiam mi lin vidis, la unuan fojon. Li portis sur brako

  1. Elparolu: Kale.