Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝian adreson, esperigante al ŝi, ke mi iros pasigi nokton kun ŝi. Mi supreniris en mian fiakron, kaj mi min kondukigis rapidege al sinjoro de T… Mi estis sufiĉe feliĉa por lin trovi: dum mi veturis, mi estis havinta iom da maltrankvileco pri tio. Unu vorto lin sciigis pri miaj ĉagrenoj, kaj pri la servo, kiun mi venas peti de li. Li estis tiel mirigita, eksciinte, ke G… M… estis povinta delogi Manon’on, ke, nesciante, ke mi mem partoprenis en mia malfeliĉo, li grandanime proponis, ke li kolektu ĉiujn siajn amikojn, kaj uzu iliajn brakojn kaj iliajn spadojn por liberigi mian amatinon. Mi komprengis al li, ke tia skandalo povus nur malutili Manon’on kaj min.

« Ni konservu nian sangon, mi diris, por ekstremo. Mi meditas vojon pli dolĉan, de kiu mi ne esperas malpli da sukceso. »

Li promesis, nenion esceptinte, ke li faros ĉion, kion mi petos de li; kaj kiam mi estis redirinta, ke la demando estas nur avertigi G… M…’on, ke li bezonas paroli kun li, li tuj eliris kun mi por min kontentigi.

Ni serĉis kian artifikon li povos uzi, por lin haltigi longatempe. Mi konsilis, ke li unue skribu simplan leteron, datumitan en drinkejo, en kiu li petas de li, ke li aliru al tiu loko tuje por afero tiel grava, ke ĝi ne povas toleri ian prokraston.

« Mi observos, mi aldonis, la momenton de lia eliro; kaj mi min enkondukos sen malfacileco en la domon, ĉar mi estas konita nur de Manon kaj de Marcel, kiu estas mia lakeo. Pri vi, kiu estos dum tiu tempo kun G… M…, vi povos diri, ke tiu grava afero, pri kiu vi deziras paroli kun li, estas bezono al mono; ke, vi malgajnis la vian en ludado, kaj ke vi ludis kun sama malfeliĉeco multe pli ol vi posedis, donante kiel garantiaĵon nur vian parolon. Li bezonos tempon por vin konduki al