Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

honoros per la plej eta rigardo! Restu kun cia nova amanto, amu lin, malamu min, forlasu honoron kaj saĝecon; mi ridas pri tio; ĉio min indiferentigas. »

Ŝi estis tiel terurita de tia ekscitego, ke, restante sur genuoj apud la seĝo, el kiu mi estis min levinta, ŝi min rigardis tremante, kaj ne kuraĝante plu spiri. Mi faris ankoraŭ kelkajn paŝojn al pordo, turnante la kapon, kaj havante okulojn fiksitajn al ŝi. Sed estus estinta necese, ke mi estus perdinta ĉian senton al humaneco por min malmoligi antaŭ tiom da ĉarmoj. Tia barbara forteco estis tiel malproksima el mia koro, ke, subite pasante al la mala ekstremo, mi returnis al ŝi aŭ prefere mi rapidegis, ne pripensante. Mi ŝin prenis inter miaj brakoj, mi donis al ŝi mil amoplenajn kisadojn; mi petis pardonon pro mia kolerego; mi konfesis, ke mi estas brutulo, kaj ke mi ne meritas feliĉon esti amata de knabino tia, kia ŝi. Mi ŝin idigis, kaj min metinte miavice sur genuoj, mi ŝin petegis, ke ŝi aŭskultu min en tiu stato. Tie ĉion, kion amanto submetita kaj pasiema povas imagi plej respektan kaj plej ameman, mi enfermis en malmulte da vortoj, min senkulpigante. Mi petis humilege elparolon, ke ŝi min pardonas. Ŝi lasis fali siajn brakojn sur mian kolon, dirante, ke estas ŝi mem, kiu bezonas mian bonecon, por forgesigi de mi la ĉagrenojn, kiujn ŝi al mi okazigis, kaj ke ŝi komencas rajte timi, ke mi ne ŝatos tion, kion ŝi estas dironta por sin senkulpigi.

« Mi! mi interrompis tuje, ha ! mi ne petas de vi senkulpigon; mi aprobas ĉion, kion vi faris. Ne estas mi, kiu devas postuli la motivojn de via konduto. Tro kontenta, tro feliĉa, ke mia kara Manon ne deprenas de mi la amemon de sia koro. Sed, mi daŭrigis, ne pripensante pri la stato de mia sorto, potencega Manon! vi, kiu faras laŭ via bonvolo miajn ĝojojn kaj miajn dolo-