Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rojn! nun ĉar mi vin kontentigis per miaj humiliĝoj kaj per la montroj de mia pento, ĉu ne estos permesate al mi paroli pri mia malĝojeco kaj pri miaj ĉagrenoj? Ĉu mi ekscios de vi tion, kio mi devas fariĝi hodiaŭ, kaj ĉu sen espero de reveno vi subskribos mian mortsentencon, pasigante nokton kun mia konkuranto? »

Dum kelka tempo ŝi meditis sian respondon.

« Mia kavaliro, ŝi diris, reprenante trankvilan ŝajnon, se vi unue estus klariginta vian penson tiel precize, vi estus ŝparinta al vi multe da konfuzaĵoj kaj al mi scenon tre malĝojigan. Tial ke via ĉagreno devenas nur de via ĵaluzeco, mi estus resaniginta ĝin, proponante al vi vin sekvi ĝis ekstremo de l’mondo. Sed mi figuris al mi, ke estis la letero, kiun mi skribis sub okuloj de G… M…, kaj la knabino, kiujn mi sendis al vi, kiuj vian ĉagrenon. Mi kredis, ke vi povis konsideri tiun leteron kiel mokon, kaj tiun knabinon (se vi imagis, ke ŝi iris vin trovi, instigite de mi) kiel sciigon, ke mi vin forlasas por min alligi al G… M… Estas tiu penso, kiu subite min ĵetis en konsternon, ĉar, kvankam mi estas senkulpa, tamen, pripensante al tio, mi trovas, ke la ŝajnoj ne estas al mi favoraj. Pro tio, ŝi daŭrigis, mi volas, ke vi estu mia juĝanto, post kiam mi estos klariginta al vi la verecon pri tio, kio okazis. »

Tiam ŝi konigis al mi ĉiujn aferojn okazintajn al ŝi, de kiam ŝi estis retrovinta G… M…’on, kiu ŝin atendis en la loko, en kiu ni estas. Li ŝin ricevis efektive, kvazaŭ ŝi estus la plej altranga princino en mondo. Li montris al ŝi ĉiujn apartamentojn, kiuj estis admirinde puraj kaj bongustaj. Li al ŝi kalkulis dek mil frankojn en ŝia tualetejo, kaj aldonis kelkajn juvelojn, inter kiuj estis la kolringo kaj la brakringo el perloj, kiujn ŝi jam estis ricevinta de lia patro. Poste li ŝin kondukis en salonon, kiun ŝi ne estis vidinta ankoraŭ, kaj en kiu ŝi trovis