Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi, mi estus tute preta prezenti al li miajn servojn kaj miajn ĝentilaĵojn. » Mi certigis, ke kun la karaktero, kiu, laŭ mia kono, estas la via, mi ne dubas, ke vi respondos al li honeste. « Precipe, mi diris, se li povas vin servi en viaj aferoj, kiuj estas tute malbone ordigitaj, de kiam vi malpaciĝis kun via familio. » Li min interrompis por ĵuri, ke li faros al vi ĉiujn servojn, kiuj dependos de li; kaj se eĉ vi volus enŝipiĝi en alian amon, li havigus al vi beletan amatinon, kiun li forlasis por sin alligi al mi. Mi aplaŭdis al lia ideo, ŝi aldonis, por antaŭbatali pli perfekte iliajn suspektojn: kaj, min firmigante pli kaj pli en mian projekton, mi deziris nur trovi rimedon por vin informi, timante, ke vi estos tro ĉagrenita, kiam vi vidos, ke mi ne ĉeestas ĉe nia kunvenejo. Estas pro tiu ideo, ke mi proponis, ke li sendu al vi tiun novan amatinon en la vespero mem, por ke mi havu okazon al vi skribi: mi estis devigita uzi tiun artifikon, ĉar mi ne povis esperi, ke li lasos min libera eĉ unu momenton. Li ridis pri mia propono. Li alvokis sian lakcon, kaj petinte de li, ĉu li povos retrovi tuje lian malnovan amatinon, li lin sendis al multaj diversaj lokoj por ŝin serĉi. Li imagis, ke al Chaillot ŝi devis iri por vin trovi; sed mi lin sciigis, ke, vin lasante, mi promesis al vi, ke mi vin retrovos en komediejo, aŭ ke, se ia ajn motivo malhelpas, ke mi iru en ĝin, vi promesis, ke vi atendos min en karoso, komence de la strato Saint-André; ke sekve pli bone estus sendi al vi tien vian novan amatinon, kiam oni farus tion nur por malhelpi, ke vi min atendados dum la tuta nokto. Mi diris ankaŭ, ke estus taŭge skribi al vi unu vorton por vin averti pri tiu interŝanĝo, kiun vi malfacile komprenus sen tio. Li tion konsentis; sed mi estis devigita skribi en lia ĉeesto; pro tio mi zorge evitis klarigi tro malkaŝe mian penson en mia letero. Jen estas, aldonis