Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Manon, kiamaniere okazis la afero. Mi kaŝas al vi nenion, nek mian konduton, nek miajn projektojn. La junulino venis; mi trovis ŝin beleta: kaj, ĉar mi ne dubis, ke mia foresto kaŭzos al vi ĉagrenon, sincere mi deziris, ke ŝi povu utili al vi por vin senenuigi dum kelkaj momentoj; ĉar la fideleco, kiun mi deziras de vi, e nur tiu de koro. Mi estus estinta kontentega, se mi estus povinta sendi al vi Marcel’on; sed mi ne povis trovi unu minuton por konigi al li tion, pri kio mi volis vin instrui. »

Fine ŝi haltigis sian rakonton, sciigante min pri la embaraso, en kiu troviĝis G… M…, ricevante la bileton de sinjoro de T…

« Li ŝanceliĝis, ŝi diris, ĉu li devos min lasi, kaj li certigis, ke lia reveno ne malfruiĝos; pro tio, mi ne vin vidas ĉi tie sen maltrankvileco; kaj pro tio mi montris miron, kiam vi eniris. »

Mi aŭskultis tiun paroladon kun multe da pacienco. Certe mi trovis en ĝi multajn sagojn kruelajn kaj malestimegajn al mi; ĉar la projekto pri ŝia malfideleco estis tiel klara, ke ŝi eĉ ne zorgis ĝin maski. Ŝi ne povis esperi, ke G… M… ŝin lasos dum tuta nokto, kvazaŭ ŝi estus vestalo. Do kun li ŝi intencis ĝin pasigi. Kia konfeso por amanto! Tamen mi konsideris, ke mi estas parte kaŭzo de ŝia kulpo pro la kono, kiun unue mi donis al ŝi pri la sentoj, kiujn G… M… havis, kaj pro la komplezo, kiun mi estis havinta, enirante blinde en la malprudentan planon de ŝia aventuro. Cetere per natura inklino de karaktero, mi estis tuŝita de la naiveco de ŝia rakonto, kaj de tiu maniero malfermita kaj malkaŝema, per kiu ŝi al mi rakontis eĉ cirkonstancojn, de kiuj mi estis plej ofendita.

« Ŝi pekas senmalice, mi diris al mi mem: ŝi estas