Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malserioza kaj nesingardema, sed sincera kaj malmensogema. »

Aldonu, ke amo sufiĉis sola por fermi miajn okulojn sur ĉiuj ŝiaj kulpoj. Mi estis tro kontenta pro la espero, ke la vesperon mem mi ŝin formetos el mia konkuranto. Tamen mi diris al ŝi:

« Kaj la nokto? kun kiu vi estus ĝin pasiginta? »

Tiu demando, kiun mi faris al ŝi malgaje, ŝin embarasis. Ŝi nur respondis per: « Sed… », aŭ per: « Se… », ne finante frazon. Mi kompatis ŝian konfuzon, kaj rompante ŝian paroladon, mi kompreneble diris, ke mi postulas de ŝi, ke ŝi min sekvu en horo mem.

« Mi bonvolas, ŝi diris; sed vi do ne aprobas mian projekton ?

— Ha! ĉu ne sufiĉas, mi respondis, ke mi aprobas ĉion, kion vi ĝis nun estis farinta?

— Kio? Ĉu ni ne forportos la dek mil frankojn? ŝi diris: li ilin donis al mi; ili al mi apartenas. »

Mi konsilis, ke ŝi forlasu ĉion, kaj nur pensu rapide forkuri: kvankam mi estis kun ŝi de unu duonhoro apenaŭ, tamen mi timis la revenon de G… M… Tamen ŝi faris tiel premantajn petegojn por konsentigi de mi, ke ŝi ne eliru kun manoj malplenaj, ke mi kredis, ke mi devas doni al ŝi ion, post kiam mi estis de ŝi tiom ricevinta.

En tempo, kiam ni nin preparis eliri, mi aŭdis frapon sur la pordon al la strato. Mi neniel dubis, ke ĝi estas G… M…; kaj en la konfuzo, en kiun min ĵetis tiu penso, mi diris al Manon, ke li estas mortonta, se li sin montras. Efektive mi ne estis ankoraŭ sufiĉe kvietigita el miaj ekscitegoj, por min moderigi, lin vidante. Marcel finis miajn maltrankvilaĵojn, alportante al mi bileton, kiun li estis ricevinta por mi ĉe la pordo. Ĝi estis de sinjoro de T… Li skribis, ke, ĉar G… M…, estis