Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malnovan vestkeston, kaj ŝajnis alveninta en urbon nur de unu momento. Tamen, ĉar li havis tro belan fizionomion, por ke oni ne lin rimarku, mi tuj rekonis lin.

« Necese estas, mi diris al la markizo, ke mi aliru al tiu junulo. »

Kiam li siavice min rekonis, lia ĝojo estis pli forta ol mi povus ĝin komprenigi.

« Ha! sinjoro, li ekkriis, kisante miajn manojn, mi do povas ankoraŭ montri al vi mian eternan dankemon. »

Mi petis de li, de kie li venas. Li respondis, ke li alvenas per maro el Havre-de-Grâce, en kiu li enŝipiĝis, revenante el Ameriko antaŭ nelonge.

« Vi ne ŝajnas al mi ire monhava, mi diris: iru en hotelon de Ora Leono, en kiu mi loĝas; mi vin retrovos post momento. »

Efektive mi revenis en ĝin, dezirante malpacience koni detalojn pri liaj malfeliĉaĵoj kaj pri la cirkonstancoj de lia vojaĝo al Ameriko. Mi faris al li milon da karesoj kaj ordonis, ke li estu senigita je nenio. Li ne atendis, ke mi insiste petu de li rakonton pri la historio de lia vivo.

« Sinjoro, li diris, vi agas kun mi tiel noble, ke mi kulpigus min de malnoblega maldankemo, se mi kaŝus al vi ian detalon. Mi al vi konigos ne nur miajn malfeliĉaĵojn kaj miajn ĉagrenojn, sed plie miajn malvirtaĵojn kaj miajn plej hontindajn malkuraĝaĵojn. Mi estas certa, ke, kvankam vi min kulpigos, vi tamen ne povos ne min plendi. »

Mi devas averti la leganton, ke mi skribis lian historion preskaŭ tuj kiam mi estis ĝin aŭdinta: do oni povas esti certa, ke nenio estas pli akurata kaj pli fidela ol tiu rakonto. Mi eĉ aldonas, ke ĝi estas fidela ĝis en la detaloj pri pripensoj kaj sentoj, kiujn la juna aventurulo esprimis per la plej plaĉinda ĝentileco. Jen estas