Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ejo nur unu el ili: sed li estis viro entreprenema, kaj, tuj kiam li sciis, pri kio mi parolas, li certigis al mi sukceson: nur li petis de mi dek monpistolojn por rekompensi tri gardosoldatojn, kiujn li decidis utiligi, ilin ĉefante. Mi petis de li, ke li ne perdu tempon. Li ilin kolektis post malpli da kvarono da horo. Mi ilin atendis en lia domo; kaj kiam li estis reveninta kun siaj kunligitoj, mi mem lin kondukis al angulo de strato, sur kiu devige G… M… estis pasonta por reeniri en tiun de Manon. Mi rekomendis, ke li ne suferigu lin, sed ke li lin gardu tiel mallarĝe ĝis la sepa matene, ke mi povu esti certa, ke li ne forkuros for de li. Li diris, ke lia projekto estas lin konduki en lian ĉambron, kaj lin devigi al la senvestiĝo kaj al la kuŝiĝo en lian liton, dum li kaj liaj tri bravuloj pasigos nokton en trikado kaj en ludado. Mi restis kun ili ĝis momento, kiam mi vidis G… M…’on aperantan; kaj tiam mi min kaŝis tri paŝojn pli malsupre en malluman lokon, por esti ĉeestanto ĉe tiel eksterordinara sceno. La korpogardisto aliris kun pistolo en la pugno, kaj klarigis al li ĝentile, ke li volas nek lian vivon nek lian monon, sed ke, se li faras la plej malgrandan malfacilecon por lin sekvi, li tuj bruligos lian cerbaĵon. G… M…, vidante, ke li estas helpita de tri soldatoj, kaj timante kredeble la ŝargoŝtopilon de l’ pistolo faris nenian kontraŭbatalon. Mi vidis lin dekondukitan kiel ŝafon. Mi tuj revenis al Manon; kaj por depreni ĉian ajn suspekton, mi diris al ŝi enirante, ke ŝi ne devas atendi sinjoron de G… M… por vespermanĝi; ke okazis aferoj, kiuj lin nevolan detenas, kaj ke li petis de mi, ke mi venu por fari al ŝi senkulpigojn, kaj por vespermanĝi kun ŝi. Ŝi tre lerte min helpis en mia projekto. Ni altabliĝis. Ni prenis ŝajnon gravan, dum lakeoj restis por nin servi. Fine, ilin forpermesinte, ni pasigis unu el plej ĉarmaj vesperoj de nia vivo. Mi ordonis sekrete