Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montrante tion, kion al li plaĉis nomi nia ŝtelaĵo, li nin premegis de ofendriproĉoj. Li vidigis de proksime al Manon la kolringon el perloj kaj la brakringojn.

« Ĉu vi rekonas ilin? li diris kun moka rideto. Ne por la unua fojo vi ilin vidas. La samaj, mi ĵuras! Ili estis laŭ via gusto, etulino mia; mi facile estas konvinkita pri tio. Kompatindaj geinfanoj! Ja ili ambaŭ estas tute amindaj, sed iom tro friponoj! »

Mian koron krevigis pro kolerego tiu insultplena parolado. Mi estus doninta, por esti libera dum unu momento… Justa ĉielo! kion mi ne estus doninta? Fine mi faris al mi perforton, por diri kun modereco, kiu estis nur plieco de kolerego:

« Finu, sinjoro, tiujn insultemajn mokegojn. Kion vi postulas? diru. Kion vi intencas fari de ni?

— Mi postulas, sinjoro kavaliro, li respondis, ke tuj vi iru al Chatelet[1]. Morgaŭ tagiĝos; ni vidos pli klare en niaj aferoj; kaj mi esperas, ke fine vi faros al mi komplezon al mi konigi, en kiu loko estas mia filo. »

Mi komprenis sen multo da pripensoj, ke esti enfermitaj en Chatelet, eĉ unu fojon, estis afero havanta por ni terurajn konsekvencojn. Mi antaŭvidis tremante ĉiujn iliajn danĝerojn. Malgraŭ mia fiereco, mi ekvidis, ke estas necese faldiĝi sub la pezo de miaj malfeliĉaĵoj, kaj flati mian plej kruelan malamikon, por ricevi de li ion per submetiĝo. Mi petis de li per honesta tono, ke li bonvolu min aŭskulti dum unu momento.

« Mi faras al mi justecon, mi diris. Mi konfesas, ke juneco al mi farigis tre gravajn kulpojn, kaj ke vi estas sufiĉe ofendita por prave plendi. Sed se vi konus forton de amo, se vi povus kompreni tion, kion suferas

  1. Elparolu: Satle.