Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la alveno de G… M…; sed kiam ŝi troviĝis sola kun mi, ŝi diris mil amemaĵojn, sin riproĉante, ke ŝi estas kaŭzo de mia malfeliĉo. Mi ŝin certigis, ke neniam mi plendos pri mia sorto, tiel longe kiam ŝi ne ĉesos min ami.

« Ne estas mi, kiu estas plendinda, mi daŭrigis. Kelkaj monatoj de malliberejo neniel min timigas; kaj ĉiam mi preferos Chatelet’on al Saint-Lazare. Sed estas por vi, mia kara animo, ke mia koro interesiĝas. Kia sorto por kreitaĵo tiel ĉarma? Ĉielo, kial vi agas per tiom da krueleco kun la plej perfekta el viaj ellaboraĵoj? Kial ni ambaŭ ne estas naskitaj kun ecoj konformaj kun nia mizereco? Ni ricevis spritecon, delikatecon, sentojn. Ho ve! kian malgajan uzadon ni faras de ili! Dume tiom da animoj malaltaj kaj indaj je nia sorto ĝuas ĉiujn favorojn de fortuno! »

Tiuj pripensoj min penetris de doloro. Sed tio estis nenio, kompare kun tio, kion al ni rezervis estonteco: kaj mi sekiĝis pro timo por Manon. Ŝi jam estis enfermita en Hospitalon; kaj kiam eĉ ŝi estus elirinta per la bona pordo, mi sciis, ke tiaspecaj refaloj havas konsekvencojn tre danĝeroplenajn. Mi estus volinta al ŝi konigi miajn maltrankvilecojn; sed mi timis okazigi al ŝi tro grandajn terurojn. Mi tremis por ŝi, ne kuraĝante ŝin averti pri la danĝero; kaj mi kisis ŝin sopirante, por almenaŭ ŝin certigi pri mia amo, kiu estis preskaŭ la sola sento, kiun mi kuraĝis esprimi.

« Manon, mi diris, parolu sincere; ĉu vi amos min ĉiam? »

Ŝi respondis, ke ŝi estas tre malfeliĉa, ĉar mi povas dubi pri tio.

« Nu, mi rediris, mi ne dubas: kun tia certigo, mi volas kontraŭbatali ĉiujn miajn malamikojn. Mi utiligos mian familion por eliri el Chatelet: kaj mia tuta sango