Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estos utila al nenio, se mi ne vin eltiras el ĝi, tuj kiam mi estos libera. »

Ni alvenis al la malliberejo. Oni metis nin ambaŭ en apartan lokon. Tiu bato ne estis por mi tre doloriga, ĉar mi ĝin estis antaŭvidinta. Mi rekomendis Manon’on al la pordisto, konigante al li, ke mi estas viro iom distinginda, kaj promesante grandegan rekompencon. Mi kisis mian amatinon, antaŭ kiam mi ŝin lasos. Mi ŝin petegis, ke ŝi ne treege ĉagreniĝu, kaj ke ŝi timu nenion, tiel longe kiam mi estos en la mondo. Mi ne estis sen mono. Mi donis al ŝi parton de ĝi; kaj mi pagis antaŭtempe al la pordisto, per tio, kio al mi restis, unu monaton da grava pensio por ŝi kaj por mi.

Mia mono havis tre bonan efikon. Oni min metis en ĉambron pure meblitan, kaj oni certigis al mi, ke Manon havas similan loĝejon. Mi tuj okupis min pri rimedoj taŭgaj por rapidigi mian liberecon. Estis klare, ke troviĝis en mia afero nenio absolute krima; kaj kiam eĉ oni supozus, ke mia projekto de ŝtelado estas pruvita, dank’al la atesto de Marcel, mi tre bone sciis, ke oni ne punas simplajn intencojn. Mi decidis, ke mi skribos rapide al mia patro, por peti de li, ke li venu persone en Parizon. Mi multe malpli hontis, kiel mi jam tion diris, estante en Chatelet ol en Saint-Lazare. Cetere kvankam mi ĉiam konservis la respekton ŝulditan al patra aŭtoritato, tamen aĝo kaj sperteco multe malpligrandigis mian timemon. Mi do skribis; kaj oni faris nenian malfacilecon ĉe Chatelet, por lasi eliri mian leteron. Sed tio estis klopodo, je kiu mi povis min senigi, se mi estus scianta, ke mia patro alvenos Parizon en la morgaŭa tago.

Li estis ricevinta la leteron, kiun mi skribis al li antaŭ ok tagoj. Li sentis pro tio grandegan ĝojon: sed kvankam mi multe lin esperigis pri mia konvertiĝo,